Paedophilia : The Radical Case

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paedophilia : The Radical Case
Origine Paedophilia : The Radical Case
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Tom O'Carroll
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1980
Loko Londono
Eldoninto Peter Owen
Eldonejo Peter Owen Publishers
Trajtoj
Paĝoj 284
ISBN 0 7206 0546 6
Ĝenro eseo
vdr

Paedophilia : The Radical Case ("Pedofilio: La radikala kazo") estas eseo pri pedofilio aperinta en 1980, verkita de la pedofilia aktivulo kun duobla ŝtataneco irlanda kaj brita[1] Tom O'Carroll, prezidinto de la asocio Paedophile Information Exchange. Ĝi eksplicite defendas la normaligon de konsentaj seksrilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj.

Tom O'Carroll baziĝas sur la studoj de Sigmund Freud pri la infana sekseco por defendi la ideon, ke la infanoj kaj adoleskantoj povas deziri, konsenti kaj ĝui seksrilatojn kun plenkreskuloj.[2] La aŭtoro eksplikas, ke ĉiu etapo de seksrilato inter plenkreskulo kaj infano povas esti "intertraktita" per "spuroj kaj signoj, parolaj kaj ne parolaj, tiamaniere ke ĉiu parto indikas al la alia tion, kion ĝi konsentas aŭ ne".[3] Rilate al la supozata "naiveco" de la infanoj pri sekso, O'Carroll asertas, ke ĝi estas kontraŭvola konsekvenco de la misinformado pri sekseco al kiu ili estas elmetitaj.

La libro montras plurajn kazojn de infanoj kiuj havis seksrilatojn kun plenkreskuloj, kun la celo pruvi, ke la neplenkreskuloj spertis ilin kiel pozitivaj ĝis interveno de la leĝo, momento ekde kiam ili iĝis malagrablaj pro la psikologia premo al kiu ili estis submetitaj de la jura maŝino.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Case of European Court of Human Rights Arkivigite je 2012-07-23 per la retarkivo Wayback Machine, 2005-03-15.
  2. O'Carroll, Tom. Ĉapitro 2: Children's Sexuality: What Do We Mean?. En: Paedophilia: The Radical Case. Londono: Peter Owen, 1980. ISBN 0 7206 0546 6.
  3. O'Carroll, Tom. Paedophilia: The Radical Case. Londono: Peter Owen, 1980. ISBN 0 7206 0546 6.
  4. O'Carroll, Tom. Ĉapitro 3: The 'Molester' and His 'Victim'. En: Paedophilia: The Radical Case. Londono: Peter Owen, 1980. ISBN 0 7206 0546 6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]