Pafado en lernejo 263 (Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pafado en lernejo 263 (Moskvo) (Moskvo)
Pafado en lernejo 263 (Moskvo) (Moskvo)
DEC

Pafado en lernejo № 263 okazis la 3-an de februaro 2014 en elementa lernejo en norda parto de Moskvo, Rusio (distrikto Otradnoje). La atakisto estis unu el ĝiaj lernejanoj, Sergej Gordejev, kiu eniris sian lernejon kun pafiloj kaj ostaĝigis lernantojn, mortiginte du homojn.

Evento[redakti | redakti fonton]

La 3-an de februaro 2014 en 12:54 Gordejev venis al sia lernejo kun du pafiloj. Minacante al la gardisto, li eniris en la klasĉambron sur la malsupra etaĝo, pafmortigis sian instruiston pri geografio kaj ostaĝigis la klason (pli ol 25 lernantojn[1]). Enirinte, li tuj asertis, ke li serĉas la instruiston.

Aliaj lernantoj estis rapide evakuitaj.

Pro alvoko de la gardisto la polico venis post 4 minutoj kaj provis kapti la teroriston. Unun el policanoj li murdis, la alia estis vundita. Post iom da tempo Gordejev liberigis ostaĝojn kaj poste estis arestita.

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Sergej Gordejev (ruse Сергей Гордеев) estas unu el plej bonaj lernantoj en la klaso, kanditato por ora medalo.

La mortigito Andrej Kirilov (ruse Андрей Кириллов, naskiĝis en 1984) instruis geografion kaj biologion dum ĉirkaŭ 5 jaroj.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Pro la evento oni komencis juran kazon pri mortigo, ostaĝigo kaj atenco kontraŭ vivo de policanoj. Estis decidite pasigi psikiatran ekspertizon por decidi pri ebla psika malsano de la krimulo. Laŭ rusiaj leĝoj li povas esti kondamnita al dumviva enprizonigo[2], laŭ alia supozo - ĝis 10-jara punigo[3].

Laŭ informo de amaskomunikiloj, Sergej Gordejev konfesis, ke li planis la mortigon ankoraŭ dum la lastaj tagoj, pro tio, ke li ne vidas sencon por vivo; tamen li dekomence ne intencis mortigi la instruiston[3][4].

Reago de rusia ŝtatestraro[redakti | redakti fonton]

La Prezidanto de Rusio Vladimir Putin alvokis pli priatenti edukadon de adoleskuloj. Li nomis la eventon "tragedio" kaj asertis, ke ĝi, eble, povus ne okazi, se oni pli atentus artan edukadon:

Citaĵo
 Endas eduki novan generacion de spektantoj kun bona arta kompreno, kiuj kapablas kompreni kaj alte taksi teatran, muzikan arton. 

Li diris, ke plibonigi la situacion eblas per la jam realigataj metodoj (organizado de kino-fonduso en Rusio ktp.)[5]

La gvidanto de la Komitato pri socia politiko, ano de la Federacia Konsilio de Rusio Valerij Rjazanskij diris al novaĵagentejo "Interfaks", ke necesas konsideri ideon pri plifirmigo de gardado en rusiaj lernejoj[6].

La Prokuraturo de Rusio informis, ke ĝi intencas kontroli, kiel okazas gardado en moskvaj lernejoj kaj edukado pri leĝobeema sindeteno de infanoj[7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]