Palacký-placo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palacký-placo
placo [+]

LandoĈeĥio

SituoPrago
- koordinatoj50° 4′ 23″ N, 14° 24′ 52″ O (mapo)50.073055614.4145833Koordinatoj: 50° 4′ 23″ N, 14° 24′ 52″ O (mapo)
Poŝtkodo128 00 [+]

Palacký-placo (Prago)
Palacký-placo (Prago)
DEC

Palacký-placo (Ĉeĥio)
Palacký-placo (Ĉeĥio)
DEC
Map
Palacký-placo
Vikimedia Komunejo:  Palackého náměstí (Prague) [+]
vdr

Palacký-placo (ĉeĥe Palackého náměstí) estas historia loko de la centra kvartalo Nova Urbo de Prago. Sur la placo staras ministeriejoj, konstruitaj en la jaroj 1924-1929 de arkitekto B. Hübschmann; la placo sub la antikva Emaus-monaĥejo apartenas al la plej bonaj urbanismaj solvoj el la epoko post la unua mondmilito. Antaŭ la ministeriejoj staras monumento de ĉeĥa historiisto František Palacký, verko de skulptisto Stanislav Sucharda (1905-1907). Okcidente la placon limigas la rivero Vultavo. Sur ĝi al la pli okcidentaj urbopartoj gvidas la Palacký-ponto (ĉeĥe Palackého most), konstruita laŭ projekto de arkitekto Bedřich Münzberger kaj inĝeniero Josef Reiter (1876-1878).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]