Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio
Palacio del Congreso de la Nación Argentina
public building
Bazaj datoj
Konstrustilo belarta arkitekturo • Novklasikismo vd
Arkitekto Vittorio Meano vd
Malfermo 12-a de majo 1906
Lando Argentino vd
Situo Bonaero
Situo
Geografia situo 34° 36′ 36″ S, 58° 23′ 34″ U (mapo)-34.609863888889-58.392691666667Koordinatoj: 34° 36′ 36″ S, 58° 23′ 34″ U (mapo)
Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio (urbo Bonaero)
Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio (urbo Bonaero)
DEC
Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio
Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio
Situo de Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio
Map
Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio
Posedata de Registaro de Respubliko Argentino vd
Retejo https://www.congreso.gob.ar/palacio.php
vdr

La Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio aŭ en hispana Palacio del Congreso de la Nación argentina estas la konstruaĵo kie funkcias la Kongreso de la Nacio Argentina, kaj estas unu de la plej grandaj kongresejoj de la mondo, situanta en la urbo Bonaero, ĉe dombloko de 12 079,6 m² de areo, limigita de la Avenuoj Rivadavia, Combate de Los Pozos, Entre Ríos kaj strato Hipólito Yrigoyen en Balvanera.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Vido de la Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio ekde oriento de la Placo de la Kongreso, kun statuo La Pensanto de Rodin antaŭe.

La stilo de la verko estas grekromieca eklektikismo, ene de la itala akademiismo de la aŭtoro Vittorio Meano. La konstruaĵo karakteras per sia kupolo, kiu atingas 80 metrojn de alto kaj igis ĝin la plej alta konstruaĵo de Argentino je la epoko de ties konstruado. Ĝi signifis grandan verkon de inĝenierado, ĉar ties strukturo devis elteni la 30 mil tunojn de la superstrukturo de la centra kupolo. La kaloto estas reta strukturo el ŝtalo kaj la 4 pilieroj sub la kupolo havas 300 m² de sekcio el granita ŝtono. La altoj de la fasadoj estas de 27,50 m ĉe Hipólito Yrigoyen kaj 23,60 m ĉe Entre Ríos, Rivadavia kaj Pozos.

La kupolo havas kovrilon el kupro, sed la tempopaso kaj la humideco havigas al ĝi verdecan koloron. La kupolo finas per krono ornamita per figuroj ĥimerecaj, je 80 metroj de alto, el kiu staras fulmoŝirmilo.

34° 36′ 35.51″ S 58° 23′ 33.69″ O / 34.6098639 °S, 58.3926917 °O / -34.6098639; 58.3926917 (mapo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]