Paleoekologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La paleoekologio okupiĝas pri la fosiliaj biotopoj kaj ties vivkomunumoj, do esploras la ekosistemojn de la terhistoria pasinteco.

La akvarelo Duria Antiquior („Pratempa Dorset“), pentrita en 1830 de Henry Thomas de la Beche, kun la liasmaro de la sudanglia Dorset estas la plej frua provo rekonstrui pratempan biotopon kun sia fosila organismaro.

La fako plej ofte ne estas aparta akademia branĉo, sed estas integrita en la najbarsciencojn kiel ekzemple geografion, paleontologion, arkeobotanikonarkeologion.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • W. Etter: Palökologie: Eine methodische Einführung. Birkäuser, Basel 1994.
  • W.S. McKerrow (Hrsg.): Ökologie der Fossilien: Lebensgemeinschaften, Lebensräume, Lebensweisen, 2-a eldono. Franckh-Kosmos, Stuttgart 1992, ISBN 3-440-06565-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]