Palestro (lukto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palestro de Pompejo. La centra truejo pleniĝis je akvo kaj estis uzata por trejnado.

Palestro (en greka παλαίστρα) estis lernejo de lukto en Antikva Grekio. La eventoj kiuj ne postulis grandan spacon, kiel la lukto kaj la bokso, estis tie faritaj. La palestro funkciis sendepende aŭ kiel parto de la publikaj gimnastikejoj. Palestro povis ekzisti ekster la aparteno al gimnastikejo, sed neniu gimnastikejo povis ekzisti nehavante palestron.

Laŭ PIV Palestro estas antikva luktejo, korpekzercejo.[1]

Laŭ Francisko Azorín Palestro estas Korpekzercejo, luktejo, diskutejo.[2] Li indikas etimologion el la greka palaistra, el palaio (lukti) kaj de tie la latina palaestra.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV, [1] Aliritala 5an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 156.
  3. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]