Palisumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezento de palisumo sur nov-asira reliefo el registara tempo de Sanherib

Palisumo estas ekzekuta metodo, praktikita en la antikvo kaj mezepoko. La palisumo povis okazi per pendigo tra brusto aŭ enkonduko de la paliso en la anuson aŭ vaginon. En la dua metodo, oni uzis rond-finan, grasigitan palison, kiu ne vundis tiel vivgravajn organojn, sed trapenetris malrapide la tutan korpon kaj plilongigis la ekstreman suferadon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Palisumo kiel ekzekuta metodo estis amase uzata en la antikva Egiptio kaj en la Asira Imperio. Oni palisumis malamikojn, abortitajn virinojn. Ne estas klara, ĉu oni palisumis vivantajn homojn aŭ nur kadavrojn. La palisumon mencias eĉ la Malnova Testamento.

En la mezepoko, la palisumo disvastiĝis en tuta Eŭropo, sed oni ofte murdis antaŭ la palisumo la viktimon. Oni ofte entombigis la viktimon vivante kaj tiam traboris lin/ŝin per paliso.