Paloteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ceremonio de la "paloteo" antaŭ la fraŭlinoj ĉe la templeto de la Plaza Mayor de Simanko.

Vekas intereson de la antropologio kaj la folkloro de Hispanio tiuj dancoj de bastonojpaloteoj. La ekzisto de tiu tipo de ceremonia danco distribuiĝas tra ampleksa gamo de landoj, eble ĉefe en Eŭropo. Oni parolas pri deveno de militistaj dancoj, kie bastonoj anstataŭis glavojn aŭ lancojn. Tamen lastatempe oni konsideras ke la deveno de la danco estas de agrikulturo, tio estas kiel ceremonio por postuli fruktodonecon al la tero, kaj tion konfirmas la fakto ke dum la dancoj oni frapas per la bastonoj la teron kiel ĉe la agikulturaj taskoj.

Ĉe Portugalio, la paloteoj (danças de pauliteiros) konstituas ĉefan turisman allogaĵon kaj identigan temon de la zono de Miranda do Douro.

Ĉe Kastilio tradicie tiuj ceremoniaj dancoj estis ligataj al religiaj festoj sed lastatempe nur kiel folklora agadao.

Komence de la 19a jarcento politiko eniras en la temoj de la kanto kaj tiele abundas vortumadoj kontraŭfrancaj sendube de la epoko de la Milito de Hispana Sendependo. Aliaj vortumadoj estas amuzigaj kaj eĉ "pikantaj".