Panamax

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La du ŝipoj viditaj tie ŝajnas preskaŭ tuŝi la murojn de la kluzo de Miraflores.

Panamax kaj Nova Panamax (Panamakso kaj Nova Panamakso) estas terminoj por la grandolimoj por ŝipoj kiu veturas tra la Panama Kanalo. Formale, tiuj limoj kaj postuloj estas publikigitaj de la Panamkanala Aŭtoritato, titolite "Ŝipopostuloj".[1] Tiuj postuloj priskribas ankaŭ temojn kiel escepte sekaj sezonaj limoj, elpelo, komunikado, kaj detala ŝipdezajno.

La permesebla grando estas limigita de larĝo kaj longo de la ĉambroj de disponeblaj kanalaj kluzoj, pro la profundo de la akvo en la kanalo, kaj por la alto de la Ponto de la Amerikoj ekde la konstruo de tiu ponto. Tiuj dimensioj donas klarajn parametrojn por ŝipoj destinitaj al trapaso de la Panama Kanalo kaj havas influon pri la dezajno de kargoŝipoj, maraj ŝipoj, kaj pasaĝeraj ŝipoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vessel Requirements (PDF). Panama Canal Authority. Arkivita el la originalo je 2021-12-28. Alirita 2014-10-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-12-28. Alirita 2014-10-23..

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]