Panetono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panettone.

La panetono (itale panettone) estas bulko simila al brioĉo, farita el maso kun sekvinberoj kaj konfita frukto (oranĝo, citrono kaj cedrato). Ĝi havas kupolformon kaj la pasto estas farita el fortikigita faruno, acidpasto aŭ freŝa gisto, ovoj, butero kaj sukero. Ĝi estas tradicia kristnaska deserto en Milano (Italio), de kie ĝi originas kaj estas konata ekde almenaŭ la jaro 1470. Ĝi estas ankaŭ tre populara en Sudameriko, precipe en Peruo.

Pro ĝia internacia populareco, oni penas akiri Geografian Indikon kaj Protektitan Nomadon de Origino por ĉi tiu produkto. Ĉi tiuj iniciatoj fariĝis pli gravaj en la lastaj jaroj pro la kreskanta konkurenco en diversaj mondopartoj, kie la panettono estas tre ĉeestanta dum la Kristnaskaj kaj Novjaraj ferioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]