Pantalono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝinzo
Leda pantalono

Pantalono estas vestaĵo, kiun oni portas sur la malsupra parto de la korpo, la du kruroj estante vestitaj unuope. La nomo devenas de Pantalon, rolo el la Commedia dell'arte (komedio de la arto), kiu estis vestita per tipa longa pantalono. Kvankam tiu ĉi estis origine ruĝa kaj mallarĝa, la nomo transiris al ĉiatipaj pantalonoj.

Diversaj pantalonoj[redakti | redakti fonton]

Pantalonoj malsamas ĉefe pri materialo kaj fasono. Ekzistas pantalonoj kun aŭ sen kuspoj. La talio povas esti larĝa aŭ mallarĝa, fermita per zipo, butonoj aŭ nur per elasta bendo. Zonoŝelkoj povas malhelpi gliton de la pantalono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ne klaras, kiu elpensis la pantalonon. Eble prapantalo estis jupo, kiun oni kunkudris meze por protekti la krurojn kontraŭ aerblovoj.

Sed certas, ke jam en la 1-a jarcento a.K. skitoj, centrazia kavalirpopolo, kiel ankaŭ ĉinoj kaj mongoloj portis pantalonojn. Ĉar pantalonoj tegas, kontraŭe al jupoj, ĉiun kruron unuope, ili taŭgas pli bone ne nur por rajdado, sed ankaŭ por aliaj agadoj, sportoj, ... Tiel la kruroj kaj la suba korpo estas pli bone protektita kontraŭ malvarmo. Sed la fakto, ke la pantolono iĝis statutsimbolo por viroj, por kiuj jupoj estis ne nur nekutimaj, sed fakte malpermesitaj, estis evoluo post la fino de la mezepoko en Eŭropo (krom en Skotio).

Duko Ulrich de Meklenburgo kun pantolono supre larĝa el kiu videblas la ena ŝtofo. Pentraĵo de Theodor Fischer, 1573

Keltoj, ĝermanoj kaj sarmatoj portis dum la bronzepoko mallongan pantalonon kaj krurobandaĝojn. Ĉirkaŭ 750 a.K. la ĝermanoj transprenis de aliaj popoloj la ĝismaleola pantalono. Ĝis la 10-a jarcento kutimis en Eŭropo kaj longaj pantalonoj kaj mallongaj kun krurovestaĵoj, kiu iĝis la ĉefa vestaĵo dum la 11-a jarcento. Meze de la 15-a jarcento ŝtrumpkalsonoj iĝis modaj. 50 jarojn poste tiu mallarĝa pantalono mallongiĝis ĝis je la genuo kaj oni portis ŝtrumpetojn kun ĝi.

Ekde la 17-a jarcento nur malmultaj eŭropaj viroj portis ne pantalonojn, kaj tiu modo disvastiĝis en la tuta mondo per la koloniismo. En la germana ekzistas la esprimo "porti la pantalonon", signifikante "havante la povon".

Pantalono kaj virinoj[redakti | redakti fonton]

Por eŭropaj kaj usonaj virinoj pantalonoj estis dum jarcentoj tabuaj. Nur meze de la 19-a jarcento oni enkondukis la virinan subpantalonon (kalsonon) kiu estis meze malfermita. La movado por virinaj pantalonoj progresis man' en mano kun la emancipomovado. La usonanino Amelia Bloomer estis unu el la unuaj kiuj proponis novajn vestaĵojn por virinoj kaj proponis ĝismaleolaj larĝaj pantalonoj, kiuj nomiĝis laŭ ŝi Bloomers. Aldone oni portis ĉirkaŭ ĝisgenuan robon.

Modiĝis juppantalonoj kaj larĝaj pantalonoj por biciklantinoj. Jam tio estis taburompigo je la fino de la 19-a jarcento. La nura fakto ke virinoj biciklis estis malakceptebla por konservuloj, almenaŭ en Germanio.

La belga biciklistino kaj posta piloto Hélène Dutrieu aŭdacis tiam, unu inter malmultaj, bicikli portante genupantalonojn. Antaŭ la jaro 1900 okazis ke restoracioj aŭ hoteloj rifuzis eniron al virinoj en pantalonoj kaj porti juppantalonoj sed biciklo estis punata.

Virinaj pantalonoj por sportaj agadoj estis la komenco, kaj sekvis la laborvestaĵoj. Eble jam dum la 18-a jarcento britaj ministinoj portis pantalonoj. Samkiel ostrorikoltistinoj de eŭropaj marbordoj. La artisto Hugo Höppener, nomita Fidus, proponis ĉirkaŭ 1900 speco de supertuto kun larĝaj pantalono kiel virina laborvestaĵo, sed nur post la jaro 1914 tiaspeca vestaĵo kutimiĝis por fabrikolaboristinoj.

La pantalontabuo finiĝis kun la unua mondmilito, kiam multaj virinoj devige laboris. Fabrikolaboristinoj portis supertutojn, virinoj en publikaj servoj uniformoj kun longaj pantalonoj. Dum la milito oni akceptis tion kiel nedaŭronta afero. Sed la virinoj ne pretis forlasi pantalonojn.

En la 30-aj jaroj modiĝis la larĝa MarleneDietrich-pantalono, kiu tamen estis portita nur de kelkaj artistoj. Dum la duamondmilito oni akceptis denove laborantaj virinoj en pantalonoj. Sed estas eraro kredi, ke en 1945 ne plu ekzistis jupodevigo. Multaj lernejoj permesis al knabinoj ĝis la 60-aj jaroj nur dum vintroj porti pantalonojn. Katolikaj lernejoj konservis tian vestaĵdevigon ankoraŭ multe pli longe. Nur fine de la 60-aj jaroj virinaj pantalonoj estis akceptitaj en la socio. Tamen tiajn vestaĵojn oni ankoraŭ ne konsideris decaj en altaj socitavoloj. Ade la gazetoj prezentis iun pantalonoskandalon. Tiel en 1966 oni malpermesis al la kantistino Esther Ofarim vestita de pantalonkostumo eniron en la trinkejo de la hamburga Atlantic-hotelo. En la jaro 1969 la aktorino Senta Berger, vestita de nobla desegnistokostumo ne rajtis partopreni vespermanĝon en londona hotelo, kaj devis alimaniere vesti sin. En internaciaj luksaj hoteloj la pantalontabuo por virinoj validis ankoraŭ dum la 1970-aj jaroj. Ĝis 1970 ankaŭ en la londona nobla vendejego Harrods inaj pantalonitaj klientoj ne estis dezirataj.

Nuntempe virinoj portas pantalonojn pli ofte ol jupojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]