Pantografo (desegnilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pantografo estas aparato, per kiu eblas mekanike kopii desegnaĵon surpaperan. La kopianto devas per vergeto laŭiri la liniojn de la originalo; skribilo en alia parto de la aparato kreas kopion. Ĉe tio eblas pligrandigi aŭ malpligrandigi la desegnaĵon. Oni konsideras la germanan jezuitan pastron Christoph Scheiner kiel inventinto de la pantografo.

La nomo de la aparato venas el la greka lingvo kaj signifas "ĉioskribilo".

La aparato donis sian nomon al alia aparato similforma kun tute alia celo; ĝi estas kurentoprenilo ĉe elektraj relveturiloj.

Laŭ Francisko Azorín Pantografo estas Instrumento por kopii, laŭ vola proporcio, planon, desegnaĵon.[1] Li indikas etimologion el la greka pan + graphos (ĉio desegni), kiel vorto elpensita de Marolaiso en 1615ª j. Kaj li aldonas la terminon Pantografio por arto kopii desegnojn per pantografo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 158.
  2. Azorín, samloke.