Parabolo de la bona samariano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de la parabolo de la bona samariano.

La Parabola de la bona samariano estas parabolo de Jesuo, rakontata en la Evangelio laŭ Luko ĉa 10, 25-37.

La parabolo[redakti | redakti fonton]

25 Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? 26 Kaj li diris al li: Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas? 27 Kaj li responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem. 28 Kaj li diris al li: Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos. 29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia proksimulo? 30 Jesuo respondis kaj diris: Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva. 31 Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke. 32 Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke. 33 Sed unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis, 34 kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li. 35 Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris: Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos. 36 Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj? 37 Kaj li diris: Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman."

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

La rakonto startas kiam leĝodoktoro petis Jesuon pri kio necesas por atingi la eternan vivon, sed kun la celo lin obstakli. Jesuo, responde, petis de la leĝodoktoro kion diras la Mosea leĝo tiurilate. Kiam la teĝodoktoro citas la Biblion, kaj precize: Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto" (Readmono 6, 5) kaj la paralelan pasaĵon de Levidoj 19,18: “Vi amu vian proksimularon kiel vin mem”, Jesuo agnoskas la ĝustecon de la respondo kaj lin invitas konduti sammaniere.

Tiupunkte la leĝodoktoro petas de Jesuo ke li ekspliku kio estas lia proksimulo. Kaj ĉi-punkte Jesuo responde rakontas la parabolon.

Ĉe la fino Jesuo petas de la leĝodoktoro kiun el la tri enscenigitoj estis la proksimulo de la prirabita kaj vundita homo. La leĝodoktoto ne rekte respondas "la samariano" sed malrekte "tiu kiu faris al li kompaton". Jesuo konkludas: "Iru vi, kaj faru tion samon".

Influo[redakti | redakti fonton]

La parabolo de la bona samariano ilustrita al infanoj.

Tiu parabolo estas unu el la plej famaj de la Nova Testamento kaj ĝia penetriĝo en la popola konscio tiel influis ke “samariano” estas dirate, en la okcidenta kulturo, persono malavara kaj altruisma preta pretigi helpon al bezonulo. Kaj estis la inspira fonto de senfinaj mizerikordaj faroj (malsalulejoj, universitoj, leprejoj ktp [1]

Saltas tuj al la okuloj la nacio kaj religio de la kompatemulo ekstreme helpema: temas pri persona instinkte ne simpatialtira ĉe hebreoj: samariano. Tio certe akcentas la radikalecon de la precepto de la kristana amo, kiu ne povas suferi escepton: La samariano faras kion li devas fari|

Babilona rabeno Hilelo[2], samtempulo de Jesuo, resumis kaj fiksis la tutan Toraon en la Ora Regulo[3] kaj hodiaŭ ankoraŭ estas anoncata kiel bazo de etiko kaj kelka eĉ reduktis al ĝi la tutan eblan religion.[4]Sed iam tiu maksimo estis anoncita kaj vivita en medio forte kredanta je Dio al kiu oni alkroĉigis ĉiuspecon de deviga normo. Sed ĉu ekstere de tiu kultura fono, ĝi konservas ankoraŭ la persvadigan influon?

Ankaŭ la instruo de la parabolo de la bona samariano apogiĝas sur io sankta, kio, dirate biblie-kristane, sonas: ĉiu homo kreita laŭbilde de Dio, destinita esti partoprenanto en la ĝojoj kaj belo de Dio porĉiam. Ĉi kaze la amo al proksimulo fariĝas pli ol etika normo sed ontologia elemento de al universa harmonio ĉe Dio.[5]

Ĉu la parabolo povas influi ekstere de tiu etoso?

La Bona Samariano, pentraĵo de Van Gogh, 1890, Rijksmuseum Kröller-Müller, Otterlo

Aŭtenteco[redakti | redakti fonton]

Laŭ la studoj de Jesus Seminar, tiu parabolo konsiderindas Jesua kun certeco egala al 81%.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Unu por centomiloj: "En la mondo ekzistas multaj leprulejoj. Grupoj ligitaj al la Katolika Eklezio finance subtenas kaj administras el ili 547 (2013), laŭ la Statistika Jarlibro de la Katolika Eklezio. Disdivido laŭ la kontinentoj: en Afriko 198, Ameriko 56, Azio 285, Eŭropo 5 kaj Oceanio 3. La plej alta nombro de leprulejoj estas en Afriko, Demokratia Respubliko Kongo (32), Madagaskaro (29), Sudafriko (23); Ameriko, Usono (1), Meksiko (8), Domingo (3), Brazilo (17), Peruo (6), Ekvadoro kaj Kolombio (4); Azio, Barato (220), Koreio (15); Oceanio, Papuo-Nov-Gvineo (3). (Agentejo Fides, Fides News, 26-a de januaro 2013 12.23).
  2. [[Talmud de Babilono, Shabbath, 31 a. Vidu ankaŭ Mireille Hadas-Lebel, Hillel : Un Sage au temps de Jésus, Albin Michel, 2005, p. 99.
  3. La origina formulo estas: «Kion vi ne deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ ne faru al ili».
  4. Aleksander Korĵenkov, Mi estas homo. Originalaj verkoj de d-ro L.-L. Zamenhof, serio Scio, vol. 6,
  5. David Cayley, The Rivers North Of The Future: The Testament Of Ivan Illich as told to David Cayley, House of Anansi Press, 2005, ISBN 0-88784-714-5.
  6. The Five Gospels: The Search for the Authentic Words of Jesus (1993) Polebridge Press (Macmillan), ISBN 0-02-541949-8

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Commons [1]