Parazitismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskito, hematofaga parazito, infestita laŭvice de parazitaj akaroj.

Parazitismo estas kunvivado de du planto- aŭ bestospecioj, kiu estas avantaĝa nur por unu (parazito), malavantaĝa porla alia, sed ne detruas ĝin. Ĉe la esktrema formo de la parazitismo (parazitoidismo), la parazito detruas la majstroorganismon. Tiu estas rimarkeble ĉe kelkaj insektoj (formikoj, vespoj, abeloj, muŝoj, papilioj): la femalo demetas la ovojn sur aŭ en la majstroorganismon kaj la eloviĝantaj larvoj nutras sin el ĝi.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Oni dividas la parazitojn je ekto- kaj endoparazitoj, laŭ agadtereno.

Specifa tipo de la parazitismo estas la nestoparazitismo (kukolo, ofte elĵetas aliajn birdojn, ovojn el la nesto; brunkapa bovbirdo en Sud-Ameriko)

Alia speco de parazitismo estas la socia parazitismo inter formikospecioj. Se mem en la parazitoj vivas parazitoj, oni parolas pri hiperparazitismo (unuĉelulo en pulo de la hundo).

Parazitoido estas organismo kiu vivas en rekta asocio kun sia gastiganto kaj je ties spezo, kaj kiu tuj aŭ maltuje mortigos ĝin. Parazitoidismo estas unu el la ses ĉefaj evoluciaj strategioj ene de parazitismo, distingita pro la fatala prognozo por la gastiganto, kio faras la strategion proksima al predado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]