Parkinsona malsano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parkinsona malsano estas degenera malsano de la centra nervosistemo.

Parkinsona malsano estas malrapida nerva malsano de la cerbo. Ĝi havas la latinajn nomojn morbus Parkinson kaj paralysis agitans.

La malsano estas nomita laŭ la kuracisto James Parkinson, kiu donis la unuan detalan priskribon de la simptomoj. Ili estas:

  • senvola tremo de brakoj kaj gamboj
  • malfortiĝo de la muskoloj
  • antaŭenkliniĝo de la torso
  • tendenco stumbli antaŭen dum marŝado
  • manko kaj perturboj de konscio kaj inteligento

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi malsano konsistas el kronika degeneriĝo de cerbaj ĉeloj, kun nesufiĉa loka produktado de “dopamino“, nome substanco esence grava por neŭronaj konektoj. Ĝi damaĝas precipe la movojn kaj kaŭzas rigidecon, tremadon, malrapidajn movojn, malfacilan piediradon, depresion, anksion kaj fine demencon. Medikamentoj povas mildigi la simptomojn, sed ne entute forigi la malsanon. Milionoj da homoj en la tuta mondo suferas de tio, pli multenombre viroj ol virinoj.  

Historio[redakti | redakti fonton]

Morbo de Parkinson estis priskribita unuafoje en la jaro 1817, fare de la angla kuracisto James Parkinson, kiu alnomis ĝin komence “trem-paralizo”.

En 1865 Trousseau {truso} klarigis, ke ekzistas formoj de tiu ĉi malsano sen tremadoj, Li, la unuan fojon, parolas pri la malrapideco de la spontanaj movoj (akinezio).

En 1872 Charcot {ŝarko} klarigis la fenomenojn de rigideco. Li proponis ke tiun malsanon oni nomu laŭ la nomo de Parkinsono.

Tremado, akinezio kaj rigideco konsistigas la tri plej gravajn simptomojn de la malsano ; ankaŭ La skribkapablo difektiĝas, tio nomiĝas mikroskribo, ĉar la skribo iĝas pli kaj pli malgranda.

La malsano sin difinas per cerba lokiĝo kaj atingo de la nigra substanco.

Ekzistas kuraciloj por helpi la malsanulojn, ĉefe la levodopao kaj la Benzatropino.

Eksperimento pri dancado [1][redakti | redakti fonton]

Morbo de Parkinson estas kruela, de longe konata malsano. Bona novaĵo estas la ĵusa publikigo de studaĵo en la revuo Brain Sciences, laŭ kiu oni dokumentis malrapidigon de la evoluo de tiu morbo, koncerne simptomojn motorajn kaj nemotorajn, per dancado. Semajna partoprenado en dancoekzercoj, dum tri jaroj, draste malpliigis la perdon de motoraj funkcioj kaj signifoplene plibonigis la parolkapablon, tremadon, ekvilibron kaj muskolrigidecon - asertis la esploristoj. Krome, praktikado de danco favoris kognan kapablon, mildigis depresion, anksion kaj aliajn mensajn simptomojn. Oni konkludis, ke tre probable ĉi tiu rimedo devas komplementi la kutiman flegadon per medikamentoj.

Kvankam ne estas tute konata la maniero, kiel dancado favoras Parkinson-malsanulojn, oni supozas, ke ĝi faciligas fluadon de nervaj stimuloj en la cerbo.

La studaĵo observis 16 pacientojn, kiuj ricevis la diagnozon en milda aŭ modera fazo, kiuj trejniĝis en balet-lernejo kaj en preĝejo Trinity St. Paul, en Kanado. Por komparado, aliaj 16 pacientoj en sama malsanfazo estis akompanataj dum la sama tempo, sen ia dancado. La proponita danco ne estas ordinara, sed speciale programita, kun aerobikaj kaj neareobikaj korpekzercoj. Oni komencas per “varmigo” de la korpo en sida sinteno, kiun sekvas trejno per horizontala stangoapogilo kaj surplankaj movoj.  Ĉiuj partoprenantoj lernas koregrafiaĵon por estonta publika prezento.


Dum tri jaroj, oni submetis ĉiujn pacientojn al testoj, por mezuri la perdon de motoraj funkcioj. Dancintoj praktike ne perdis tiun funkcion, dum nedancintoj prezentis la perdon, kiu ordinare okazas laŭgrade kiel tiu malsano evoluas. Oni trovis ankaŭ, inter la dancintoj, pozitivajn avantaĝojn rilate al la ĉiutaga vivo, kiel memfidon, ĝojsenton, socian vivon, memestimon. Pliaj studoj estas kondukataj cele al taksado de ekvilibro, kapablo piediri, forton de manpremo kaj korpan lertecon. Kompreneble, ĉi tiun studon oni konsideras nur komenca, sed tiuj provizoraj eltrovoj estas esence esperigaj. Oni jam per tio rajtas konsili al suferantoj de morbo de Parkinson, ke ili engaĝiĝu en tiaspecan korpekzercadon.

Filmo[redakti | redakti fonton]

La filmo "STILL" de Michael J. Fox temas pri la parkinsonmalsano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto Retradio Kontraŭ morbo de Parkinson dancado, la 27-an de julio 2021