Parlamenta baloto en Libano 2009

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parlamenta baloto en Libano en 2009 okazis la 7-a de junio.

Venkis la koalicio "14-a de marto", gvidata de la sunaisto Saad Hariri, la filo de Rafik Hariri, kaj nomita laŭ la dato de protesto, kiu estigis la retiro de siriaj soldatoj el la lando. Ĝi gajnis 71 seĝojn en la 128, dume la koalicio "8-a de marto" gvidata de Hizbulaho prenis nur 57 seĝojn. En la voĉdonado partoprenis pli ol 60 % libananoj[1].

Jen la informo pri mandatoj de partioj en la nova parlamento.

Regiono Elekta distrikto Tute Maronitoj Ŝiajistoj Sunaistoj Ortodoksanoj Druzoj Armenaj ortodoksanoj Greko-katolikoj Alavitoj Protestantoj Aliaj kristanoj
Bejruto 19 Bejruto 1 5 1 - - 1 - 1 1 - - 1
Bejruto 2 4 - 1 1 - - 2 - - - -
Bejruto 3 10 - 1 5 1 1 - - - 1 1
Bekaa 23 Baalbek kaj Hermel 10 1 6 2 - - - 1 - - -
Zahleh 7 1 1 1 1 - 1 2 - - -
Rashaya-Okcidenta Bekaa 6 1 1 2 1 1 - - - - -
Montara Libano 35 Jbeil 3 2 1 - - - - - - - -
Kisrawan 5 5 - - - - - - - - -
Norda Metn 8 4 - - 2 - 1 1 - - -
Baabda 6 3 2 - - 1 - - - - -
Aley 5 2 - - 1 2 - - - - -
Chouf 8 3 - 2 - 2 - 1 - - -
Norda Libano 28 Akkar 7 1 - 3 2 - - - 1 - -
Dinniyeh kaj Minieh 3 - - 3 - - - - - - -
Bsharreh 2 2 - - - - - - - - -
Tripoli 8 1 - 5 1 - - - 1 - -
Zgharta 3 3 - - - - - - - - -
Koura 3 - - - 3 - - - - - -
Batrun 2 2 - - - - - - - - -
Suda Libano 23 Saida 2 - - 2 - - - - - - -
Tyre 4 - 4 - - - - - - - -
Zahrani 3 - 2 - - - - 1 - - -
Hasbaya kaj Marjeyoun 5 - 2 1 1 1 - - - - -
Nabatiyeh 3 - 3 - - - - - - - -
Bint Jbeil 3 - 3 - - - - - - - -
Jezzine 3 2 - - - - - 1 - - -
Total 128 128 34 27 27 14 8 5 8 2 1 2

Reagoj[redakti | redakti fonton]

La koalicio de la "14-a de marto" deklaris sian venkon eĉ antaŭ la oficiala publikigo de oficialaj rezultoj de la populara voĉdonado. La Ĝenerala Sekretario de Hizbulaho akceptis sian malvenkon. La 8-an de junio, horojn post publikigo de rezultoj, Hassan Nasrallah diris en televida parolado: "Ni akceptas la oficialan rezulton en malferma spirito. Mi volas gratuli ĉiujn, kiuj gajnis, tiujn, kiuj konsistigas plimulton kaj tiujn en la kontraŭstaro"[2]. Tiu rezulto surprizis la opozicion estrata de Hizbulaho kaj multajn observulojn, ĉar plejmulto da tiuj antaŭdiris la venkon de la opozicio.

Flankoj ekstaris fronte de la demando pri kiu fariĝos ĉefministro en iu nova registaro. Saad Hariri havas oponantoj en kaj ekster la lando. Michel Aoun, siatempa militista ĉefo kaj gvidanto de la Libera Patriota Movado (FPM), kiu estas en la alianco kun Hizbulaho, deklaris ĉe la libana televido, ke siaj partiaj kandidatoj estis venkitaj. Analizistoj rakontas, ke la kristana voĉdono ne ludis decidan rolon. "Aoun perdis multajn kristanajn voĉdonojn, sed akiris pli da islamaj voĉdonoj, kio estas interese konsideri", — diris unu el ili[2]. Tio okazis kaŭze de laŭpaŝa flirtado Aoun kun Sirio, kun Irano kaj kun Hizbulaho.

Michel Sulaiman, libana prezidento, esprimis esperon, ke nova nacia unueca registaro estos formita[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]