Parlamento de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La parlamento de Parizo (franclingve Parlement de Paris) estis franca institucio dum la reĝa periodo. Ĝi estis unu el la « suverenaj kortumoj » (« superaj kortumoj » ekde 1661) de la reĝlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La parlamento devenis de la mezepoka Curia regis kaj aperis dum la 13-a jarcento. Ĝi progrese fariĝis aŭtonoma kaj tribunala potenco. Ludoviko la 9-a oficialigis la parlamenton : ekde la reĝado de tiu reĝo, la parlamento de Parizo fariĝis la curia in parlamento, stabila institucio kun regulaj sesioj ĉiujare kaj kun nova sidejo meze de la franca ĉefurbo. En 1278, reĝa edikto de Filipo la 3-a donis al la parlemento ĝeneralan regularon.

Ekde la 15-a jarcento, aliaj parlamentoj estis kreitaj tra la reĝlando. Sed la parlemento de Parizo ĉiam restis la plej grava kortumo de Francio. Oni plejofte nomigis ĝin « la Parlamento ».

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

La parlamento de Paris posedis kaj tribunalajn kaj administrajn funkciojn. La parlamentanoj povis fari juĝajn decidojn je la nomo de la reĝo. Tiu ĉi ofte konsultis la parlamenton, precipe okaze de gravaj krizoj. La parlamentanoj kelkfoje partoprenis la redaktadon de reĝaj ediktoj aŭ reformoj.

Laŭ la cirkonstancoj, la Parlamento povis esti sampartiano au kontraŭulo de la reĝo. Interlalie, ĝi ebligis la nuligon de la testamento de Ludoviko la 13-a (kaj do la regentadon de Anno de Aŭstrio) sed ankaŭ partoprenis la Frondon, nur kelkaj jaroj poste.