Parta vida malkapablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La parta vida malkapablo estas vida malkapablo kun 10-33%-a vidkapablo en la pli bona okulo kun la plej bona okulvitro (visus 0,1-0,33). Oni determinas la limojn mole, konsideras ankaŭ la prognoson, la vidkampon, kaj la aliajn oftomatologiajn deformiĝojn.

Ĝi povas esti kaŭzita per multaj malsanoj de la okulo, kiuj povas esti malsame severaj.

Depende de la malsano aŭ la difekto de la okulo oni povas malpermesi iujn movojn, ĉar ili endanĝerigas la residuan vidadon. Do tiuj ne estas permesitaj subite aŭ forte skui la kapon, puŝiĝi, kaj eviti la streĉan spiradon, esti kun kapo sube; ankaŭ la subita levado kaj portado de la pezaj estaĵoj estas malpermesita.

La infanoj kaj la plenkreskuloj kun parta vida malkapablo helpe de ĝustaj iloj povas uzi sian vidadon, estas vide evolvigeblaj kaj edukeblaj.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La 5% de la homoj estas parta vida malkapabla. La ĉefaj kaŭzoj estas la degeneracio de la makulo, la katarakto kaj la glaŭkomo. La degeneracio de la makulo respondas por preskaŭ la 45% de la parta vida malkapablo. Interalie povas la vidadon malbonigi la severa astigmatismo, miopio kaj aliaj refraktaj difektoj, la malsana evolvado de la vejnoj kaj arterioj de la retino aŭ la retina disiĝo, la malakra vidado, la fendo de la okulo, la malgrandeco de la okulo, la nistagmo, la malestado aŭ elartikado de la lenso, la atrofio de la vidnervo, la pendado de la palpebro, la degenerado de la partoj de la okulo, aŭ la albinismo.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

La kuracado de la vida malkapablo dependas de ĝia kaŭzo. Oni devas rekoni la vidajn problemojn tiel frue, kiel frue oni povas, por ke profilaktu la pli grandan malbonigadon de la vidado. La oftomatalogisto mezuras, korektas la vidkapablon kiel li povas, kaj instruas la uzadon de la iloj (lupeoj, eldonaĵoj kun grandaj literoj, elektrikaj legomaŝinoj, programoj kiuj estas uzebla per voĉo, binokloj, telefonoj kaj horloĝoj kun granda ekrano). Helpe de tiuj iloj la parte vidmalkapablaj infanoj povas lerni kun la kapablaj infanoj.

En la landoj, kie la diagnozo kaj la kuracado estas tre multekosta por la plej granda socitavolo, helpas internacia helporganizoj aŭ komunutilaj organizoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]