Pasifloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Passiflora

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Pasifloracoj Passifloraceae
Genro: Pasifloro Passiflora
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La speciriĉa plantogenro de la Pasifloroj (Passiflora) apartenas al familio de la Pasifloracoj (Passifloraceae). La plej multaj de pli ol 530 specioj hejmiĝas en la neotropiso, sed ĉ. 20 specioj venis el la Paleotropiso.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Passiflora-specioj estas plej ofte multjaraj herbaj aŭ lignigitaj plantoj. Nur unu specio estas unujara planto. Plej ofte ili kreskas kiel grimpplantoj. Tre malofte kiel vertikalaj arbustojarboj. La foliakseloj havas ĉirojn. La alterne starantaj folioj havas malsamajn formojn. En la folitigoj troviĝas eksterfloraj nektarioj.

La plej okulfrapaj karakterizaĵo estas la belaj, radisimetriaj floroj, kiuj havas diametron de ĝis 18 cm. La perianto ofte havas brilantajn kolorojn. Ili estas ĉirkaŭitaj de 15 ĝis 50 fadenformaj staminodioj kiuj havas brilantajn kolorojn. Meze de floroj estras la generaj organoj (kvin fekundaj stamenoj kaj tri stigmoj) kiuj estas kunigitaj al tiel nomataj androginoforoj.

La plantoj formas berojn nomitajn pasifruktogrenadilbero (Vd en NPIV).

Deveno kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

La plej multaj el la pli ol 530 Passiflora-specioj venis el Sudameriko kaj Mezameriko, ĝis suda Nordameriko, sed ĉirkaŭ 25 specioj venis el Aŭstralio (Passiflora aurantia, Passiflora herbertiana kaj Passiflora cinnabarina), Azio, Madagaskaro kaj la Galapagoj. La praloĝantoj de Ameriko uzis ilian kuracajn kaj ebriigan efikojn.

La termino Passiflora originas de la latinaj passio (pasiono) kaj flora (floro), ĉar en la floroj troviĝas multaj simboloj de la pasiono de Kristo (ekz. pri la Dornokrono).

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

Blua pasifloro (Passiflora caerulea)

Ekzistas pli ol 530 Passiflora-specioj. Ili malsamas rilate al la flora koloro (verda, blanka, rozea, purpura, ruĝa, lila, violkolora, ĉielblua gis malhelblua kaj nigra), koloro de la folioj kaj grandeco de la folioj (multaj verdecaj tonoj, ankaŭ makulitaj kaj plurkoloraj, formoj de la folioj kaj grandeco de la fruktoj (pluraj kilogramoj ĝis kelkaj gramoj).

Per bredado aldoniĝis en la 20a jarcento pluraj centoj da hibridoj.

Konata kiel potplanto (ĉambroplanto) estas blua pasifloro (Passiflora caerulea) kaj Passiflora ×violacea, hibrido el Passiflora caerulea kun Passiflora racemosa

Passiflora incarnata estas grimpplanto kun maldikaj verdaj lignigitaj tigoj, tri ĝis kvin lobaj folioj kaj unuope starantaj floroj kun okulfrapa viol-blanka flanka korono. Ĝi kreskas ĝis 10 m kaj estas uzata en medicino, ĝi estas parenca al Passiflora edulis.

La plej konataj ruĝeflorantaj pasifloroj estas Passiflora racemosa, Passiflora murucuja, Passiflora alata, Passiflora coccinea, Passiflora vitifolia kaj Passiflora piresii.

La plej multaj specioj de pasifloroj hejmiĝis en la tropika kaj subtropika Sudameriko. Tri hejmiĝis en Nordameriko (Passiflora affinis, Passiflora incarnata kaj Passiflora lutea) pluraj en Azio, Aŭstralio kaj Oceanio. La nordamerikaj specioj kaj Passiflora tucumanensis kaj Passiflora caerulea estas iomete frostrezistaj.

Passiflora caerulea, Passiflora incarnata kaj Passiflora lutea estas la plej frostrezistaj kaj povas elteni ĝis −15 °C.

Ĉiuj pasifloroj de la subgenro Astrophea (ekzemple Passiflora lindeniana kaj Passiflora macrophylla) ne estas grimpoplantoj, sed malgrandaj arboj.

Utilplantoj estas Passiflora edulis, Passiflora quadrangularis kaj Passiflora ligularis, kiuj produktas la konatajn fruktojn marakujo kaj grenadilo.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro Passiflora estas dividita nuntempe en 22 aŭ 24 subgenroj (klasifikado laŭ Killip 1938) kun kvar subgenroj. La kvar monofitaj subgenroj laŭ Feuillet & MacDougal 2004 estas jenaj:

  • Subgenro Passiflora L.: kun ĉ. 240 specioj i.a. Passiflora caerulea, Passiflora incarnata, Passiflora edulis f. edulis, Passiflora edulis f. flavicarpa kaj Passiflora ligularis.

Ili havas „tipajn“ “ pasifloroj-florojn kaj produktas plej ofte manĝeblajn ĝis bongustajn fruktojn (vidu Passiflora edulis).

  • Subgenro Decaloba (DC.) RCHB.: la ĉ. 220 specioj de la subgenro Decaloba estas plej ofte relative malgrandaj kaj nerimarkindaj. Al tiu subgenro apartenas Passiflora morifolia, Passiflora coriacea, Passiflora citrina kaj Passiflora sanguinolenta. Iliaj floroj povas havi la kolorojn flavajn, ruĝajn, blankajn kaj helverdajn. Ofte la folioj havas marmorajn (blankajn kaj verdajn foliojn) ekzemple en Passiflora trifasciata.
  • Subgenro Astrophea (DC.) MAST.: ĉ. 52 specioj.
  • Subgenro Deidamioides(HARMS) KILLIP: 13 specioj.

Fruktoj[redakti | redakti fonton]

La fruktoj estas beroj. La manĝeblaj fruktoj de la genro nomiĝas marakujo aŭ grenadilo. La fruktoj havas firman haŭton. La interno de la frukto gustas amare ĝis dolĉe. Ankaŭ ekstreme acidaj fruktoj ekzistas. Ili havas multe da vitamino C.

Oni distingas jenajn pasifruktojn:[1]

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

Specioj de la genro Passiflora enhavas indol-alkaloidojn.

Krizino C15H10O4 estas flavonoido kun antioksidigaj proprecoj trovata en la mielo, propoliso, pasifloroj, Passiflora incarnata kaj tiel plu.

Naturkuracado[redakti | redakti fonton]

La specio Passiflora incarnata estas uzata en naturkuracado.

Heliconius melpomene rosina el la familio de la Helikonienoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • A. Katie Hansena, Lawrence E. Gilberta, Beryl B. Simpsona, Stephen R. Downieb, Armando C. Cervic, Robert K. Jansen: Phylogenetic Relationships and Chromosome Number Evolution in Passiflora, In: Systematic Botany, Volume 31 (1), 2006, S. 138–150. COI:10.1600/036364406775971769 (Abschnitte Beschreibung und Systematik)
  • Bettina kaj Torsten Ulmer: Passionsblumen, Formosaverlag, Witten 1999
  • Ellsworth Paine Killip: The American species of Passifloraceae, 1938.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gunther Franke (Hg.): Nutzpflanzen der Tropen und Subtropen. Band 2: Spezieller Pflanzenbau. Ulmer, Stuttgart 1994, S. 290f. ISBN 3-8252-1768-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]