Passau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Passau
universitata urbo • Drei-Flüsse-Stadt • urba komunumo de Germanio • limurbo • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53 907  (2022) [+]
Loĝdenso 775 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 34′ N, 13° 28′ O (mapo)48.574822913.4609744Koordinatoj: 48° 34′ N, 13° 28′ O (mapo) [+]
Alto 312 m [+]
Areo 69,56 km² (6 956 ha) [+]
Passau (Germanio)
Passau (Germanio)
DEC
Passau
Passau
Situo de Passau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Passau [+]
vdr

Passau estas urbo en orienta Bavario, Germanio, konata ankaŭ kiel la urbo de tri riveroj, ĉar la rivero Danubo ligiĝas tie kun la rivero Inn el la sudo, kaj la rivero Ilz el la bavaria arbaro en la nordo. La rivero Inn estas pli granda (akvohava) ol la Danubo, sed Danubo estas la pli larĝa kaj donis sian nomon al la rezultanta rivero. La eksterdistrikta urbo situas en la distriktaro Malsupra Bavario de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto Passau, al kiu la urba teritorio mem tamen ne apartenas. Fine de decembro 2022 la urbo havis 53 907 loĝantojn.

La loĝantaro de Passau estas ĉirkaŭ 50.000. Proksimume 8.000 estas lernantoj ĉe la universitato de Passau. La universitato estis fondita en la malfruaj 1970-aj jaroj. Ĝi estas la posteulo de la antikva Instituto por Katolika Studado. Ĝi estas konata en Germanio por siaj institutoj de ekonomiko, juro, komputiko kaj kultura scienco.

Turismo en Passau fokusas pleje sur la tri riveroj, la malnova katedralo (nomata "La Kupolo de Passau") kaj "La Malnova Urbo". Multaj riveraj krozadoj sur la Danubo komenciĝas ĉe Passau. Estas ankaŭ biciklada vojeto laŭ la tuta vojo al Vieno. Passau estas ankaŭ notinda por sia gotika kaj baroka arkitekturo.

En la Traktato de Passau (1552), reĝo Ferdinando la 1-a, reprezentante la imperiestron Karlo la 5-a, sekuris la konsenton de la protestantaj princoj meti la demandon pri religio al dieto. Ĉi tio kondukis al la Paco de Augsburg en 1555.

Passau estis antikva Roma kolonio nomata Batavis, latine "por la Batavi". La Batavi estis antikva ĝermana tribo menciata ofte de klasikaj verkistoj. Ili estis regule ligataj kun la Suebiaj marodantoj, la Heruli.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Passau mortis hungara subministro Ödön Miklós. Petrus Passaviensis, episkopo, konstruigis la unuan ponton trans Danubo. Inter 1233 kaj 1250 episkopis Rüdiger von Bergheim. Naskiĝis en la kvartalo Hals la fama eldonisto Friedrich Pustet. Anna Elisabeth Rosmus helpis esploradi la rolon de multaj samurbanoj dum nacisocialismo. Naskiĝis en Passau la historiisto kaj benediktano Michael Filz.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]