Paternosterlifto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paternosterlifto en la universitato de Vieno
Paternosterlifto en la Financministerio Berlino

La paternosterlifto estas liftsistemo de kajutoj sen pordoj, kiuj seninterrompe per ĉeno en du ŝaktoj supren kaj malsupren estas hisata. Oni povas je ĉiu dezirata etaĝo en- kaj eliri, kvankam tio bezonas iom da lerteco. La paternoster ne estas taŭga por handikapuloj. Pro tio tiaj liftoj rapide senfavoriĝas. Novaj ne plu estas konstruataj, malnovaj iom post iom eksuziĝas.

Konata rakonto pri la paternoster estas ke oni neniam restu en la lifto preter la plej alta etaĝo, ĉar alie oni renversiĝas. La kajuto tamen ĉiam restas en la sama pozicio.

La nomo de la lifto deriviĝis de la unuaj vortoj de la latina versio de la kristana preĝo ‘Patro Nia’. Certaj bidoj sur romkatolika rozario indikas kiam oni devas preĝi la ‘Patron Nian’.

animated scheme of a paternoster
animated scheme of a paternoster