Paul Breitner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Breitner
plenmalantaŭulo
Personaj informoj
Naskiĝo la  5-an de septembro 1951(nun 1951-09-05)
en Munkeno
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Junularaj kluboj
1957–1961
1961–1970
SV-DJK Kolbermoor
ESV Freilassing
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)
1970–1974

1974–1977
1977–1978

1978–1983
FC Bayern München
Real Madrid
Eintracht Braunschweig
FC Bayern München
109 (17)

84 (10)
30 (10)

146 (66)
Reprezentado**
1968–1970
1971
1971–1982
Germanio 16 ( 1)
10( 0)
48 (10)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la 1-a de julio 2010.
** Startoj kaj goloj en reprezentado
aktualaj laŭ la 1-a de julio 2010.

vdr

Paul BREITNER (naskiĝis la la  5-an de septembro 1951(nun 1951-09-05) en Kolbermoor, Supra Bavario, do nun 72-jara) estas germana eksa profesia futbalisto, kiu aktivis por la kluboj FC Bayern München, Real Madrid kaj Eintracht Braunschweig. Kiel membro de la Germana nacia teamo de futbalo li iĝis ĉampiono de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1972 kaj de la Futbala Mondpokalo 1974 en sia hejma lando Germanio. Estante temperamenta kaj foje facile koleriĝanta homo, li dum siaj profesie futbalistaj jaroj ĉiam havis adorantojn kaj kritikantojn, kaj en la amaskomunikiloj lia futbalado estis pli dispute komentita ol tiu de plej multaj aliaj germanaj futbalistoj.

De 1971 ĝis 1982 li partoprenis 48 matĉojn de la germana vira nacia futbala teamo kaj atingis 10 golojn. Interalie li sukcesis pri goloj en du malsamaj mondpokalaj finaloj (1974 kaj 1982), fariĝante la dua futbalisto en la historio post Pelé kaj antaŭ Zinedine Zidane kiu sukcesis pri tio.

Ekde printempo 2007 li estas konsilisto kaj talent-serĉisto por la klubo FC Bayern München, en kiu li komencis kaj finis sian profesian futbalistan karieron.