Paŭlanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paŭlanoj (Monaĥa ordeno de Sankta Paŭlo): la sola monaĥa ordeno, kiu estis fondita en Hungario. La oficiala latina nomo estas: Ordo sancti Pauli primi eremitae (OSPPE).

La ordeno ricevis la nomon pri Ermita Sankta Paŭlo de Tebo (228341), pri la unua konata ermito.

La centro de la ordeno estas nun en Pollando. Konata pilgrimejo prizorgita de la Paŭlanoj estas la Pilgrimpreĝejo Maria Helpantino (Passau).

Historio[redakti | redakti fonton]

La ordenon fondis en 1250 (aŭ 1246) Beata Eŭsebio (ĉ. 12001270) kanoniko de Esztergom. La unu klostro estis konstruita en la montaro Pilis, ĉe Pilisszántó, nomita Sankta Kruco. Post la finkonstruo de la preĝejo en 1262, Oĵeb pilgrimis al la Papo por akiri agnoskon de la ordeno.

La ordeno disvastiĝis dum la mezepoko en Eŭropo kaj plej forte floradis en la 14-a jarcento, kiam la reĝo Ludoviko la Granda en 1381 akiris la restaĵojn de la Ermito Sankta Paŭlo. Dum la Habsburga regado en Hungario, en 1786 ĝin malpermesis – ankaŭ aliajn monaĥajn ordenojn - kaj imperiestro Jozefo la 2-a konfiskis ties posedaĵojn.

La ordeno pluvivis ekster la habsburga imperio kaj en 1934 reaperis en Hungario (el Pollando), ĝis kiam la komunisma reĝimŝanĝo malpermesis ĝin denove en 1949. En 1951 (en paska lundo) la stalinisma sekretservo kaptis la lastajn paŭlanojn en la t.n. Sziklatemplom (Roka Preĝejo en la Gellért-monto). La fermita preĝejo malfermiĝis en 1989 kaj la ordeno refondiĝis kun centro de Pécs.

La paŭlanoj nun portas helajn vestojn memorigante al sankta Tomaso de Akvino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]