Pedalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pedalo estas peco de meĥanismo kiun oni movas per piedo. La radiko enhavas la eron ped kiu venas de la greka vorto por piedo.

Pianoj kaj orgenoj havas pedalojn kiujn oni premas per la piedo por ŝanĝi ecojn de la notoj. Modernaj elektraj muzikiloj povas havas pedalojn por rapide dum koncerto ŝanĝi inter antaŭaj fiksitaj aranĝoj aŭ por moduli sonojn.

Oni povas uzi pedalon por movi veturigilon. Bicikloj (kaj unucikloj, ktp) havas pedalojn kiujn oni turnas ne premas. La pedaloj estas konektitaj (diversmaniere) al la radoj, do turniĝo de la pedaloj turnas la radojn kaj tiel moviĝas la biciklo. Estas pedalboatoj kiuj havas pedalojn kiuj turnas pagajojn por movi la boaton. Tiuj veturiloj moviĝas per la propra energio de la pedalanto. Aŭtoj kaj motorcikloj ne moviĝas per la forto de la ŝoforo, sed havas pedalojn (tiajn kiujn oni premas) por alŝalti la motoron, aŭ sendi pli da benzinon al la motoro, aŭ bremsi, aŭ ŝanĝi sendi signalojn al la aŭto aŭ por ŝanĝi la rapidecon. Vidu transporton.

Multaj maŝinoj kaj aparatoj havas pedalojn. Aparatoj por mane fari fadenojn havis pedalojn por turni radojn por kolekti kaj tiri la fadenojn. Aparatoj por teksi povas havi pedalon por ŝanĝi la aranĝon de la fadenoj en unu direkto post ĉiu preterpaso de fadeno en la alia direkto (kaj tiel interplekti la fadenoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.