Pedro Bonifacio Palacios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Bonifacio Palacios
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1854 (1854-05-13)
en La Matanza
Morto 28-an de februaro 1917 (1917-02-28) (62-jaraĝa)
en La Plata
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Profesio
Okupo bibliotekistoĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pedro Bonifacio Palacios (San Justo, Argentino, 13-a de majo 1854 - La Plata, Argentino, 28-a de februaro 1917), konata ankaŭ laŭ la pseŭdonimo Almafuerte, estis argentina instruisto kaj poeto, konsiderata kiel unu de "la kvin saĝuloj" de la urbo La Plata, kun Florentino Ameghino, Juan Vucetich, Alejandro Korn kaj Carlos Spegazzini.

Lia unua labortendenco estis la pentrarto, sed li ne ricevis stipendion de la registaro por veturi al Eŭropo por perfektiĝi, ŝanĝis siajn planojn kaj dediĉis sin al la verkado (ĉefe en polemika ĵurnalismo) kaj la instruado, kie li havis problemojn ĉu pro manko de titolo ĉu pro siaj polemikaj verkoj. Foje li eniris en politiko.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Palacios publikigi kelkajn verkojn laŭ diversaj pseŭdonimoj, sed la plej populara estis Almafuerte. Inter aliaj:

  • Lamentaciones, (1906).
  • Siete sonetos medicinales, (1907).
  • Evangélicas, (1915).
  • Poesías, (1916).
  • Poesías Completas, (1917).
  • Nuevas Poesías, (1918).
  • Milongas clásicas, sonetos medicinales y Dios te salve. Discursos, (1919).
  • La inmortal.
  • El misionero, (1911).
  • Trémolo.
  • Cantar de los cantares.
  • La sombra de la patria.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]