Pedro Casaldáliga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Casaldáliga
Persona informo
Pere Casaldàliga i Pla
Pedro Casaldáliga Pla
Naskiĝo 16-an de februaro 1928 (1928-02-16)
en Balsareny, Hispanio
Morto 8-an de aŭgusto 2020 (2020-08-08) (92-jaraĝa)
en Batatais, San-Paŭlio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj katalunahispanaportugala vd
Ŝtataneco HispanioBrazilo vd
Profesio
Okupo teologo • katolika sacerdoto • verkisto • poeto • katolika teologo • politika aktivisto • misiisto • katolika episkopo vd
Laborkampo pastora zorgado • misiado • katolika teologioteologio de liberigo • human rights protection • poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pedro CASALDÁLIGA ([pedro kasaldáliga], CMF; naskiĝis la 16-an de februaro 1928 en Balsareny, mortis la 8-an de aŭgusto 2020 en Batatais; vera nomo Pere Casaldáliga i Plá) estis katalundevena brazila episkopo. Li estas emerita episkopo-prelato de São Félix do Araguaia (Brazilo) ekde la 2-a de februaro 2005. Li estas klaretiana pastro, poeto kaj li estas grava reprezentanto de la movado Teologio de la Liberigo pro kio li devis alfrunti akrajn kontraŭstarojn de la eklezia estraroj kaj de la regantoj kaj potenculoj de la regionoj kie li aktivis naturalizita brazila.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pastro[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta la 16-an de februaro 1928 en Balsareny (Katalunio, Hispanio), li estis pastrigita por la Kongregacio de la Filoj de la Senmakula Koro de Maria la 31-an de majo 1952.

Episkopo[redakti | redakti fonton]

Sendita de papo Paŭlo la 6-a kiel apostola administranto de São Félix do Araguaia en 1970, li estis konsekrita prelato la 27-an de aŭgusto 1971.

Poeto kaj Teologiisto de la liberigo, li emeritiĝis la 2-an de februaro 2005.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • CASALDÁLIGA, Pedro. Sonetos neo-bíblicos, precisamente. Musa Editora, 1996.
  • CASALDÁLIGA, Pedro. Espiritualidade da libertação. Petrópolis: Vozes.
  • CASALDÁLIGA, Pedro; BARREDO, Cerezo. Murais da libertação. São Paulo: Loyola, 2005.
  • CASALDÁLIGA, Pedro; TIERRA, Pedro. Ameríndia, morte e vida. Petrópolis: Vozes, 2000.
  • CASALDÁLIGA, Pedro; TIERRA, Pedro. Orações da caminhada. Verus Editora, 2005.

Moto[redakti | redakti fonton]

« Nada possuir, nada carregar, nada pedir, nada calar e, sobretudo, nada matar » (« Nenion posedi, nenion ŝarĝi, nenion peti, nenion prisilenti kaj ĉefe nenion mortigi »)

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]