Pedro Salinas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Salinas
Persona informo
Pedro Salinas
Naskiĝo 27-an de novembro 1891 (1891-11-27)
en Madrido
Morto 4-an de decembro 1951 (1951-12-04) (60-jaraĝa)
en Bostono
Tombo Santa María Magdalena de Pazzis Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco KolombioHispanio vd
Alma mater Instituto San Isidro • Universitato de SeviloUniversitato de Salamanko vd
Familio
Edz(in)o Margarita Bonmatí Botella vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • verkistotradukisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pedro SALINAS Serrano (Madrido, 27-a de novembro 18914-a de decembro 1951 en Bostono) estis hispana verkisto konata ĉefe pro siaj poezio kaj eseoj. Oni konsideras lin membro de la grupo nomata Generacio de la 27-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de komercisto nome, Pedro Salinas Elmas, kaj de Soledad Serrano Fernández. Li studis Juron kaj Filozofion kaj Beletron. Lia vivo estis dediĉita al la universitata instruado, kiun li ekis kiel helpa profesoro pri la hispana en La Sorbonne ekde 1914 ĝis 1917; tie li doktoriĝis en Beletroj kaj enamiĝis je la verko de Marcel Proust, kies À la recherche du temps perdu tradukis al la hispana lingvo entute. Li geedzigixs en 1915 kun Margarita Bonmatí Botella, de Santa Pola (Alakanto) kaj filino de industria posedanto de distilejo en Argel. Salinas skribis amleteron ĉiutage al ŝi kaj tiu leteraro estos poste kolektita en Cartas de amor a Margarita (1912-1915) (Amleteraro al Margarita) de ilia filino Soledad Salinas; ili havis ankaŭ alian filon, Jaime Salinas, eldonisto kaj verkisto, kiu atingis premion Comillas pri biografio pro sia libro Travesías: Memorias (1925-1955).

En 1918 Pedro ekprofesoris en la Universitato de Sevilo (kie li instruis ekzemple al Luis Cernuda) kaj el 1922 ĝis 1923 en Cambridge; poste en la Universitato de Murcia (1923-1925). En 1925 publikigis modernigitan version de la Cantar de Mio Cid. En 1926 ekprofesoris en la Universitato de Madrido kie fondis en 1932 la revuon Índice Literario (Literatura indekso) por ekkonigi la hispanajn literaturajn novaĵojn. Li kunlaboris ankaŭ en Los Cuatro Vientos (La kvar ventoj). El 1928 ĝis 1936 li estis reserĉisto de la Centro de Estudios Históricos (Instituto de Historiaj Studoj, kie li respondecis pri sekcio de moderna literaturo. Li estis elektita profesoro en la Escuela Central de Idiomas (Centra lingvolernejo) kaj ĝenerala sekretario de la Internacia Universitato Menéndez Pelayo de Santandero. Tie li konis somere de 1932 usonan studentinon, Katherine Whitmore, kiu poste estos profesoro de lingvo kaj hispana literaturo en Berkeley kaj Northampton, Massachusetts; al ŝi li dediĉos la poezian trilogion La voz a ti debida (Voĉo pro via kialo), Razón de amor (Ama kialo) kaj Largo lamento (Longa veo); tiu amrilato pludaŭris eĉ kiam Katherine revenis en Usonon por plusekvi sian studadon, jam laŭ perletera esprimmaniero; ŝi revenis por la lernojaro 1934-1935, sed la edzino de Salinas malkaŝis la aferon kaj klopodis mem mortigi. Post tio Katherine klopodis finigi la rilaton, sed la Intercivitana Milito kaj la ekzilo de Salinas en Usono malfaciligis tiun intencon; ĉiukaze, en 1939 Katherine edziniĝis al sia kolego Brewer Whitmore kaj, kvankam ŝi ankoraŭ ricevis eventualajn novaĵojn pri Salinas, la kontakto rompiĝis definitive. Ili vidis sin unu la alian lastan fojon en 1951, kaj Katherine forpasis en 1982; Ŝi tamen rajtigis publikigon de ties Epistolario (Leteraro) kun Salinas, konservita en la biblioteko de la Universitato de Harvard, 20 jaroj post lia forpaso kaj sen aperigi tiujn senditajn de ŝi. Tiuj de Salinas estas ĉirkaŭ tricento, atestilo de rilato kiu daŭris dekkvin jaroj ĝis kiam finis en 1947.

Pedro Salinas iam somerferiis en alikanta vilaĝo, Altet, municipo de Elche, kie la edzino posedis familian bienon, nome "Lo Cruz". Li konservis fruan, daŭran kaj fratan amikrilaton kuon Jorge Guillén, kiu evoluis simile al li kaj kun kiu subtenis aktivan leteraron jam ankaŭ publikita. Malpli konata estas la amikeco kiun kunhavis kun Miguel Hernández, kies libro Perito en lunas salutis kaj propagandis en rezenco publikita en Índice literario, n. 2 de 1933.

La hispana Intercivitana Milito surprizigas lin en Santander kiel sekretario en la Internacia Somera Universitato (li estis tio el 1933 ĝis 1936). Li foriris en Amerikon por instrui en la universitatoj Wellesley College kaj en la Johns Hopkins de Baltimore, en Usono. En somero de 1943 li translokiĝis al la Universitato de Portoriko. En 1946 revenis al sia profesorejo de la Universitato Johns Hopkins. Li forpasis en Bostono la 4a de decembro de 1951 kaj li estis entombigita en San Juan de Portoriko.

Poezio[redakti | redakti fonton]

Li konsideris poezion kiel alprofundigo en la realo, aventuro al plejalto. Oni faras vojon, ĉu proksime ĉu malproksime. Li parolas nur pri tri elementoj en sia kreado: aŭtenteco, beleco, sprito. Vere, en Salinas sentemo kaj inteligenteco fratiĝas senegale: unu permesas alprofundiĝi ĉe la alia. Pro tio, laŭ Leo Spitzer, ĉefa eco de lia arto konsistas el interna konceptismo, kiu manifestiĝas en paradoksoj kaj koncentriĝo de konceptoj. Li preferas mallongajn versojn kaj ĉefe la selvon, kaj uzas preskaŭ ĉiam senrimajn versfaradon. La ŝajna malfacileco de liaj poemoj kialis, ke Lorca nomigas ilin prosías (vortomiksiĝo kun prozo kaj poezio).

La poezia verko de Salinas povas dividiĝi en tri etapoj:

  • La komenca etapo (1923-32) markita de la influenco de la pura poezio de Juan Ramón Jiménez kaj la eĥoj de la futurista kaj ultraista avangardoj. La ideo de poeziaj purigo kaj perkektigo kaj ĉefeco kiun ekhavas amaj temoj antaŭdiras kio estos lia posta plena etapo. Apartenas al tiu etapo Presagios (Omenoj, 1923), Seguro azar (Certa hazardo, 1929) kaj Fábula y signo (Fablo kaj signo, 1931).
  • La plena etapo (1933-39) formiĝas de ama trilogio inspirita je lia amo al usona studentino kiun li konis en Hispanio: La voz a ti debida (Voĉo pro via kialo), kies titolo estas prenita de verso de la Tria eklogo de Garcilaso de la Vega, Razón de amor (Ama kialo) kaj Largo lamento (Longa veo), kies titolo estas prenita de verso de Gustavo Adolfo Bécquer. Ĉiuj tiuj versoj estas verkitaj laŭ sepsilaboj senrimaj, sed iompoiome aldoniĝas dekunusilaboj ĝis kiam la proporcio inversiĝas en la lasta libro. Oni uzas ofte nombrado kaj ia konceptisma esprimmaniero ("Todo quiere ser dos" (Ĉio volas esti du), "Serás, amor, un largo adiós que no se acaba" (Vi estos, amo, longa adiaŭo kio ne finiĝas), ktp.)
La voz a ti debida (1933) prezentas la historion de ama pasio, ekde ties naskiĝo ĝis la fino.
Razón de amor (1936) pristudas kio retas de amo, kiam ĝi finas. Pasio kaj doloro de separiĝo estas pro tio kernaj temoj de la libro.
Largo lamento (1939) sekvas la linion jam markita en la antaŭaj verkoj.
  • La etapo de la ekzilo (1940-51) estas formita de El contemplado (La kontemplita, 1946), longa poemo per kiu li dialogas kun la maro de San Juan de Portoriko; Todo más claro y otros poemas (Ĉio pli klara kaj aliaj poemoj, 1949), kie li pritraktas la temon de la kreado per la vorto, kaj lia postmorta verko Confianza (Fido, 1955), ĝua jesado de la vivita realo.

Prozo[redakti | redakti fonton]

La proza verkado komencas per Vísperas del gozo (Antaŭtago de la ĝuo, 1926), laŭ la avangarda stilo de la epoko. Salinas forlasis la rakontan genron dum dudekkvi jaroj, kaj nur fine de lia vivo li reverkas tiamaniere per La bomba increíble (La nekredebla bombo, 1950), romano pri la teruraĵoj de la atoma bombo kaj El desnudo impecable y otras narraciones (La senmanka nudo kaj aliaj rakontoj, 1951).

Lia profesia universitata trejnado kaj lia akra kritika sento estis bazaj por liaj eseoj pri literaturo -Literatura española. Siglo XX (1940), Jorge Manrique o tradición y originalidad (1947), La poesía de Rubén Darío (1948)- kaj por la eldonoj de Fray Luis de Granada kaj San Juan de la Cruz.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Presagios, Madrido, Índice, 1923.
  • Seguro azar, M., Revista de Occidente, 1929.
  • Fábula y signo, M., Plutarco, 1931.
  • La voz a ti debida, M., Signo, 1933.
  • Razón de amor, M., Ediciones del Árbol; Cruz y Raya, 1936.
  • Error de cálculo, Meksiko, Imp. Miguel N. Lira, 1938.
  • Lost Angel and other poems, Baltimore, The Johns Hopkins Press, 1938 (Dulingva antologio kun neeldonitaj poemoj. Trad. de Eleanor L. Thurnbull).
  • Poesía junta, Bonaero, Losada, 1942.
  • El contemplado (Mar; poema), Meksiko, Nueva Floresta; Stylo, 1946.
  • Todo más claro y otros poemas, Bonaero, Sudamericana, 1949.
  • Poesías completas, M., Aguilar, 1955 (Incluye el libro inédito Confianza).
  • Poesías completas, M., Aguilar, 1956 (Edición de Juan Marichal).
  • Volverse sombra y otros poemas, Milano, All'insegna del pesce d'oro, 1957.
  • Poesías completas, Barcelono, Barral, 1971.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Cartas de amor a Margarita (1912-1915), eldono de Soledad Salinas de Marichalar, (Madrido: Alianza Editorial, 1986).
  • Cartas a Katherine Whitmore. Epistolario secreto del gran poeta del amor (Barcelono: Tusquets, 2002).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]