Pedrosa del Páramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedrosa del Páramo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09133
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 90  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 3° 58′ U (mapo)42.442222222222-3.9725Koordinatoj: 42° 27′ N, 3° 58′ U (mapo) [+]
Alto 975 m [+]
Areo 11,329 km² ( 113 2.9 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pedrosa del Páramo (Provinco Burgoso)
Pedrosa del Páramo (Provinco Burgoso)
DEC
Pedrosa del Páramo
Pedrosa del Páramo
Situo de Pedrosa del Páramo
Pedrosa del Páramo (Hispanio)
Pedrosa del Páramo (Hispanio)
DEC
Pedrosa del Páramo
Pedrosa del Páramo
Situo de Pedrosa del Páramo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedrosa del Páramo [+]
vdr

Pedrosa del Páramo [peDROsa delPAramo] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Pedrosa del Páramo estas etimologie komprenebla kiel Ŝtonejo de la Stepo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Petro.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,329 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 84 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 35 el 1991.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2013 2017 [1]
122 117 109 103 101 104

Ĝi distas 32 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas proksima al Tobar, Villegas, Olmos de la Picaza kaj Manciles.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ŝsajne ĝi estis fondita ĉirkaŭ 1100 fare de la episkopo de Sasamón nome Pedro Paramón, kies statuo estas nun sur la placo antaŭ la preĝejo.

Arenillas de Riopisuerga formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Estas ankaŭ gruz-elfosado kaj produktado de konstrumaterialoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro, la ermitejo, fonto, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. INE: Cifras oficiales de población [1]