Pelekanoidedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Merĝopetreloj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procellariiformes
Familio: Pelekanoidedoj Pelecanoididae
Genro: Pelecanoides
Lacépède, 1799
specioj

Pelecanoides garnotii
Pelecanoides magellani
Pelecanoides georgicus
Pelecanoides urinatrix

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pelecanoides georgicus
Pelecanoides urinatrix

La familio de marbirdoj Pelekanoidedoj el la ordo Procelarioformaj, estas komponita el 4 specioj de merĝaj petreloj, plonĝopetreloj aŭ pli bone merĝopetreloj, kaj ununura genro Pelecanoides. Temas pri tre similaj specioj distingaj nur pro malgrandaj diferencoj en koloraro de ties plumaro kaj ties bekokonstruo.

Ili estas aŭkecaj petreletoj de sudaj maroj. La similo al aŭkoj rilatas al konverĝa evoluo, ĉar ambaŭ familioj manĝas per persekuta plonĝado, kvankam kelkaj fakuloj iam sugestis, ke la simileco rilatas al parenceco. Inter la Procelarioformaj la plonĝopetreloj estas la familio plej bone adaptita al vivo en maro pli ol al flugado super ĝi, kaj gexnerale troviĝas pli proksime al la marbordo ol aliaj familioj de la sama ordo.

La plonĝopetreloj estas manĝantoj de planktono, kaj prenas ĉefe krustulojn kiaj el krilo, kopepodoj kaj la amfipodo Themisto gaudichaudii, kaj kaptas ankaŭ malgrandajn fiŝojn kaj kalmarojn. Ili havas kelkajn adaptojn por akiri sian predon kiaj mallongaj fortaj flugiloj, gorĝosako por stoki manĝon, kaj ties naztruoj malfermaj supren pli ol antaŭen indikante tion kiel ĉe aliaj tubenozoj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

La 4 specioj estas jenaj:

Priskribo kaj morfologio[redakti | redakti fonton]

La plonĝopetreloj estas malgrandaj petreloj 19–23 cm longaj kaj inter 120 kaj 200 g pezaj. Ili estas tre uniforme laŭ aspekto, kaj tre malfacile separeblaj se viditaj mare. Iil estas pli bone separataj laŭ grando kaj formo de ties mallongaj bekoj. La plumaro estas brilnigra supre kaj blanka sube. Ties flugiloj estas mallongaj, ĉefe rilate al ĝenerala korpogrando, kaj uzataj por tre karaktera zuma flugado. Ties flugmaniero estas malalta super akvo kaj la merĝopetreloj flugas tra la krestoj de ondoj sen interrompo de la flugovojo. En akvo tiuj flugiloj estas duonfalditaj kaj uzataj kiel padeloj por peli la birdon malantaŭ ties predo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj nestumas en kolonioj en insuloj. La ino demetas ununuran blankan ovon en nestotruo elfosita en herbejo aŭ milda grundo, kiu estas kutime kovrita el vegetaĵaro, plumoj, aŭ malgrandaj rokoj. Ili estas noktuloj ĉe la reproduktaj kolonioj. Ili havas longajn periodojn de patra zorgo (ĉirkaŭ 45 al 60 tagoj) en la nestotruoj, sed post kiam okzas la elnestiĝo de la ido al maro, tiu elturniĝas per si mem.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

El la kvar specioj du, nome la Perua merĝopetrelo kaj la Magelana merĝopetrelo, havas tre limigitajn teritoriojn ĉirkaŭ la marbordoj de Sudameriko, dum la Komuna merĝopetrelo kaj la Sudgeorgia merĝopetrelo havas ampleksajn teritoriojn tra la sudaj oceanoj, kaj reproduktiĝas en insuloj ĉe Novzelando, ĉe-Antarkto en Hinda Oceano, kaj insuloj de suda Atlantiko (kia Tristan da Cunha).

La merĝopetreloj estas inter la plej nombraj birdoj de la monod, ĉar la Komuna merĝopetrelo kaj la Sudgeorgia merĝopetrelo nombras po kelkaj milionoj da paroj. La Perua plonĝopetrelo aliflanke estas minacata pro la elproduktado de guano, enmetitaj specioj kaj klimata ŝanĝo, kaj estas listita kiel endanĝerita specio.

Sistematiko kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj studoj publikigitaj pri la filogenio de la petreloj sugestas ke la merĝopetreloj estas fakte membroj de la familio Procelariedoj, kaj kelkaj taksonomiaj verkoj traktas ilin kiel tio.[1]

La evoluo kaj sistematiko de tiuj birdoj ne estas bone studitaj. Kelkaj populacioj estis priskribitaj kiel distingaj specioj kaj dum plej el ili estas nur subspecioj, kelkaj povas ja esti distingaj. La prahistoria registraro el fosilioj estis dumlonge limigita al tre fragmentaj restoj priskribitaj kiel P. cymatotrypetes trovitaj en kuŝejoj de komenca Plioceno en Langebaanweg, Sudafriko; dum tiu birdo ŝajne estis proksima al la Komuna merĝopetrelo, oni ne konas nunajn membrojn de la genro el sudafrikaj akvoj.[2]

En 2007, peco de humero el Novzelando estis priskribita kiel P. miokuaka. Tiu estis trovita en kuŝejoj de komenca al meza Mioceno kaj, kiel oni esperis, ĝi similas al merĝopetreloj pli ol alia konata birdo, sed prezentas malpli apomorfan kondiĉon.[3]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Olson, Storrs L. (1985): Section X.H.3. Pelecanoididae. In: Farner, D.S.; King, J.R. & Parkes, Kenneth C. (eds.): Avian Biology 8: 79-238. Academic Press, New York.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christidis, Les; Boles, Walter. (2008) Systematics and taxonomy of Australian Birds. Collingwood, Vic: CSIRO Publishing, p. 81–82. ISBN 978-0-643-06511-6.
  2. Olson (1985)
  3. (2007) “Miocene waterfowl and other birds from central Otago, New Zealand”, Journal of Systematic Palaeontology 5 (1), p. 1–39. doi:10.1017/S1477201906001957.