Pelvo (anatomio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pelvo

3Dmodelo

Virina pelvo (Gray's Anatomy, 1918)
Virina pelvo (Gray's Anatomy, 1918)
Virina pelvo (Gray's Anatomy, 1918)
Vira pelvo (Gray's Anatomy, 1918)
Vira pelvo (Gray's Anatomy, 1918)
Vira pelvo (Gray's Anatomy, 1918)
solitary organism subdivision type • klaso de anatomia unuo
latine pelvis
de Gray subject #57 236
vdr
homa pelvo
1 sakro, 2 ilio, 3 iskio, 4 pubio (4a pubia korpo, 4b ramus superior (supra branĉo), 4c ramus inferior (suba branĉo), 4d tuberculum pubicum), 5 simfizo, 6 koksartiko, 7 koksosta truo, 8 kokcigo, ruĝa punkta linio= linea terminalis

Laŭ la dua, anatomia senco, la pelvo (latine pelvis) do ĉe la homoj estas la korpa areo sube de la ventro kaj super la kruroj, ĉe kvarpiedaj mamulaj bestoj la korpa areo inter ventro kaj vosto. Ĉe la homoj oni diferencigas inter "granda pelvo" kaj "eta pelvo" (latine pelvis major kaj pelvis minor). La "granda pelvo" situas inter la du duonbovloj de la koksosto supre de la linio dividanta ventron kaj pelvon (latine linea terminalis) kaj do fakte ankoraŭ apartenas al la ventro. La eta pelvo do situas ekzakte sube de la "supra", kaj limiĝas per la kvar supre menciataj ostoj.

La ostaro de la pelvo konsistas el la du koksostoj (latine plurale Ossa coxae). Kune kun la sakro (os sacrum) ĝi konsistigas la "velvan zonon" (cingulum membri pelvini). Ĉe mamuloj (inkluzive de la homoj) la pelva ostaro estas per apenaŭ movebla artiko ("amfiartro") ligita al la vertebraro. Pro sia fikseco kaj stabileco la pelva zono donas al la homo la eblecon sekure stari kaj moviĝi sur la du kruroj. Ĉe bestoj ĝi fidinde ligas la malantaŭajn krurojn al la korpa mezo kaj kaŭzas, ke la antaŭenpuŝo de la moviĝantaj malantaŭaj kruroj fidinde transdoniĝas al la korpo kaj antaŭenmovas ĝin.

Koksosto (latine os coxae)[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ koksostoj konsistas el po tri elementoj:

Tiuj tri ostoj ĉe la homo en aĝo de proksiume 15 jaroj en la areo de la koksa-femura artiko kuniĝas al unueca komuna koksosto.

Ambaŭ koksostoj pere de la ilia-sakra artiko (articulatio sacroiliaca) ligiĝas al la sakro. Tiu artiko estas tiel nomita "amfiartro", do fiksa artiko, kiu apenaŭu kapablas je moviĝoj, sed kiu tamen tre gravas por la fleksebleco de la vertebraro. En la antaŭa parto ambaŭ koksostoj, respektive ĉe junaj homoj ties antaŭaj partoj, la pubioj, interligiĝas per kartilaga ligo, la pubia simfizo (latine symphysis pubica). Ĉe la vertebrulaj bestoj la ligo inter ambaŭ koksostoj situas sube kaj inkluzivas ilion kaj iskion (symphysis pelvina).

Ĉiuj tri koksostaj elementoj renkontiĝas en la fosaĵo de la koksa-femura artiko (acetabulum). Ĝi konsistas el duonlunoforma artika areo (facies semilunata), kiu en la mezo havas fosaĵon (fossa acetabuli). En tiu fosaĵo fiksatas ligamento (ligamentum capitis ossis femoris), kiu servas al stabiligo de la koksa-femura artiko. La malferma flanko de la duonluno latine nomatas incisura acetabuli ("koks-femur-artika incizo") kaj fermiĝas pere de plia ligamento (ligamentum transversum acetabuli). La rando de la koksa-femura artiko altiĝas pere de kartilaga rando (limbus acetabuli), tiel ke la kapo de la femuro ĉirkaŭpreniĝas je pli ol sia ekvatoro, kaj ne facile povas forlasi la artikon.

Seksaj diferencoj de la ostaro de la pelvo[redakti | redakti fonton]

La ostaro de la pelvo de virina kaj vira homoj signife diferencas. Dum ĉe la virino la du duonbovloj de la pelvo estas pli vastaj laj la koksosta truo (foramen obturatum) havas ovalan formon, la vira pelvo estas alta, mallarĝa kaj malvasta. Ankaŭ la pelva fundo ĉe virinoj pli larĝas kaj la angulo de la pubia simfizo ĉe virina pelvo ampleksas pli ol 90 gradojn, dum ĉe vira pelvo ĝi ampleksas klare malpli ol 90 gradojn.