Perua nuda hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perua nuda hundo
Perua nuda hundo
Perua nuda hundo
FCI-norma n-ro 310
  • Grupo 5: Ŝpicoj kaj hundoj de la pratipo
  • Sekcio 6: Pratipo
  • Sen laborekzameno
Deveno:

Peruo

Aliaj nomoj:

Viringo

Postkola alto:

malgranda: 25-40 cm
meza: 40-50 cm
granda: 50-65 cm

Pezo:

malgranda: 4-8 kg
meza: 8-12 kg
granda: 12-25 kg

Listo de hundorasoj
vdr

La perua nuda hundo estas hundoraso trovebla en Peruo. Laŭ nomenklaturo de FCI, ĝi apartenas al grupo 5 (ŝpicoj kaj primitivaj tipoj), sekcio 6 (primitiva tipo) kaj havas n-ron 310. Ĝi devenas de rasoj de nudaj hundoj popularaj en peruaj pra-Inkaaj kulturoj. Oni ne konfuzu ĝin kun Ŝoloickvintlo, la meksika nuda hundo, kiu estas tute alia raso, aparta laŭ morfologio kaj deveno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Perua nuda hundo kun gvidilo
"Perfekta" ano de la raso laŭ oficiaj normoj
Norma kapo de Perua Nuda Hundo

Laŭ la normoj de Federacio Cinologia Internacia (FCI), la internacia kinologia organizo, la plej grava eco de perua nuda hundo estas tuta manko de haro ĉe plejparto de la korpo. Mallongaj haroj sur kapo, piedoj kaj pinto de la vosto estas akcepteblaj, kvankam en Peruo kinologiistoj preferas elekti nur tute senharajn rasanojn por bredado. Malsimile al meksika nuda hundo, haroza vario de perua nuda hundo estas rigardata kontraŭnorma kaj ne partoprenas en hundaj ekspozicioj. Akcepteblaj haŭtkoloroj estas ĉokolad-bruna, kupro-bruna kaj elefant-griza kun aŭ sen blankaj aŭ rozkoloraj makuloj. Albinismo estas kontraŭnorma. Okuloj estas ĉiam brunaj, sed la koloro estu ligita kun koloro de haŭto. Hundoj kun pli hela haŭto povas havi pli helajn okulojn. La hundoj devas esti maldikaj kaj graciaj kun impreso de forto kaj harmonio, sed sen brutaleco. La oreloj havu formon de kandela ardo kaj estu starantaj, tamen la hundo povu kuŝigi ilin plate al la kolo.

Peruaj nudoj hundoj distingeblas je tri subrasoj laŭ grando:

  • Malgranda 25 – 40 cm, 4 – 8 kg
  • Mezgranda 40 – 50 cm, 8 – 12 kg
  • Granda 50 – 65 cm, 12 – 25 kg

Proporcio de alto (de piedoj ĝis postkolo) al longo (postkolo ĝis bazo de la vosto) estu 1:1 por ĉiuj varioj.

Temperamento[redakti | redakti fonton]

Peruaj nudaj hundoj estas amikemaj kun siaj familioj, tamen timemaj kun fremduloj. Plej ofte ili estas aktivaj kaj amikemaj kun aliaj hundoj, tamen estis ankaŭ protektemaj. Ili tre malfacile toleras solecon, sed alie estas inteligentaj kaj facile dreseblaj. Fizike la hundoj estas lertaj kaj rapidaj, kvankam ne tre fortikaj. Pro manko de haroj ili estas netoleremaj kontraŭ ekstremaj temperaturoj kaj alie agresaj mediaj kondiĉoj. Ĝenerale ili bezonas posedanton, kiu komprenas la hundan komunikiĝon, kaj ne estas rekomendeblaj por komencantoj.

Prizorgo[redakti | redakti fonton]

Nuda hundo en Trujillo, Peruo.

Pro manko de haroj peruaj nudaj hundoj havas reputacion de sufiĉe facile prizorgeblaj, ĉar oni povas facile lavi la hundon per sponĝo kaj ĉar la hundoj ne ekhavas pulojn kaj aliajn ekzterajn parazitojn. Tamen la haŭto de perua nuda hundo jes bezonas prizorgon. La hundo estu lavata regule por forigo de malpuro kaj evito de ŝtupo de poroj en la haŭto. Ofte la hundoj havas aknojnkomedojn, kiuj bezonas kuracon. Ofte la haŭto iĝas tro seka kaj bezonas rehumidigon. Bordoj de oreloj estas aparte sensemaj kaj ofte krevas se tro sekaj.[1] Ĝenerale, bebaj locionoj sen lanolino estas rekomenditaj por moligo kaj sanigo de haŭto de perua nuda hundo.

En varmaj kondiĉoj, protekto kontraŭ suna radiado estas necesa, aparte por blankaj aŭ malhel-koloraj hundoj. Oni rekomendas uzi sunkremon por eviti sunbruligojn. Ĉar la hundoj ne havas protekton per hararo, protekto kontraŭ frosto ankaŭ estas necesa, aparte en malvarmaj klimatoj kaj aparte se la hundo ne povas moviĝi kun ĝia natura rapido por varmiĝi.[2] Sensemeco de malvarmo diferencas inter individuoj. Plej ofte pli grandaj kaj grasaj anoj estas malpli vundeblaj ol la malpli grandaj.

Genetiko kaj sano[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-10. Alirita 2012-05-02.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-16. Alirita 2012-05-02.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]