Pesnjari

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pesnjari (beloruseПесняры) - voĉ-instrumenta ensemblo, kiu estis fondita de Vladimir Muljavin en Minsko (Belorusio) en 1969.

La ensemblo estis proklamita kiel folklora. Kernon de repertuaro konsistigis belorusaj popolaj kantoj, kiuj estis prilaboritaj laŭ modernaj muzikstiloj. Poste en la repertuaro de la ensemblo aperis kantoj laŭ muziko de famaj sovetuniaj muzikkomponistoj kaj laŭ versoj de famaj poetoj, inter kiuj estis Janka Kupala, Robert Burns, Vladimir Majakovskij. La ensemblo enscenigis du rok-operojn - "Kanto pri fato" kaj "Guzlisto". Unu el la plej famaj trajtoj de la ensemblo estis ties specifa multvoĉa kantado.

En 1998 en la ensemblo estiĝis tiel nomata secesio, kiam pro malkonsento kun gvidanto foriris de li pli granda parto de muzikistoj kaj fondis propran ensemblon «Belorusaj Pesnjari». Nuntempe (en 2009) ekzistas kelkaj ensembloj, kiuj havas en siaj nomoj vorton "Pesnjari" kaj prezentas malnovajn kantojn de origina ensemblo.[1] Oficiala heredanto de origina ensemblo estis konsiderita Belorusia ŝtata ensemblo "Pesnjari" (pli kurte "Pesnjari") sub gvido de V. V. Ŝarapov.

Kreado[redakti | redakti fonton]

Dato de la fondo de la ensemblo estis konsiderita kiel la 1-a de septembro 1969, kiam per verdikto de fakuloj de la Minska Filarmonio muzikteamo "Ljavoni" ricevis rajton nomiĝi sin vokal-instrumenta ensemblo, sed estas konate, ke la ensemblo koncertis jam en 1968.

Kun nomo Ljavoni la ensemblo ekzistis ĝis la 4-a internacia konkurso de estradaj artistoj (oktobro 1970), kiam ĝi ŝanĝis la nomon. La ensemblo gajnis tie duan premion.

En 1971 "Pesnjari" venkis je Sovetunia konkurso de politika kanto en Moskvo. Samjare estis unua eksterlanda gastrolo de la ensemblo — partopreno en konkurso "Sopot" en Polujo.

En 1972 estis eldonita unua vinila disko-giganto kun kantoj de la ensemblo.

En 1976 kun granda furoro trapasis gastrolo de "Pesnjari" en Usono. La ensemblo estis unua sovetunia voĉ-instrumenta ensemblo, kiu gastrolis en Usono.

Samjare la ensemblo partoprenis la festivalon "Midem" en Cannes, kie rajtis partopreni nur muzikteamoj, kiuj publikigis en sia lando pli multnombran kvanton de muzikdiskoj.

En 1977 la ensemblo prezentis rok-operon "Kanto pri fato" laŭ versoj de Janka Kupala.

La ensemblo multe gastrolis, ĉefe en USSR kaj landoj de Orienta Eŭropo.

Nuntempe la ensemblo perdis plian parton de sia populareco, ĉefe pro secesio en 1998, kaj pro morto en 2003 de fondisto kaj multjara gvidanto Vladimir Muljavin, sed havas fortan omaĝon pro sia grava enmeto en kulturo de Belorusio.

Signifo de vorto "Pesnjari"[redakti | redakti fonton]

Kiel nomo por la ensemblo estis prenita multnombro de belorusa vorto "pesnjar" - vaganta kantisto. Ĉi tiu vorto renkontiĝas en versoj de belorusa poeto Janka Kupala, de kie ĝi eble estis prenita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Опыт и молодость "Песняров" (ruse). Belorusy i rynok (2014-03-17). Arkivita el la originalo je 2020-04-09. Alirita 2020-04-09.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La oficiala retpaĝo ruse