Pe̍h-ōe-jī

El Vikipedio, la libera enciklopedio
teksto en Pe̍h-ōe-jī

Pe̍h-ōe-jī (IFA: peʔ˩ ue˩ dzi˨, Pri tiu ĉi sono aŭskulti, do en Esperanto be-ŭe-dzibe-ŭe-ĝi, mallongigata POJ, estas latinlitera transliterigo de ĉiuj variaĵoj de la minnanasudmina lingvo), parto de la ĉina lingvaro, kiuj inkluzivas interalie la hoklan lingvon parolatan en Tajvano. En Esperanto ĝi do principe nomeblas sudmina latinigo.

Historio[redakti | redakti fonton]

teksto de kristana preĝejo en Tajnan (Tâi-lâm), kiu memorigas pri la katolika misiisto Thomas Barclay

Evoluigita la sistemo estis de okcidentaj kristanaj misiistoj inter la 16-a ĝis 19-a jarcento de nia erao, por al kristanismo konvertigi ĉinojn kiuj enmigris en la koloniajn teritoriojn de sudorienta Azio. La sistemo ankaŭ uziĝis en la unua gazeto de Tajvano, nomita Tâi-oân Kàu-hoē Kong-pò.

Dum la epoko de la japania koloniado de Tajvano inter la jaroj 1895 kaj 1945, kaj poste, dum la escepta stato de la Kuomintango forte kritikataj. En Fuĝjano la sistemo post la etabligo de la Popola Respubliko de Ĉinio en 1949 forte reduktiĝis favore al pinjino. Nuntempe la sistemo Pe̍h-ōe-jī precipe uziĝas per tajvanaj kristanoj kaj per kristanaj ĉinoj en sudorienta Azio.