Philip Louis Pratley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philip Louis Pratley
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1884 (1884-12-04)
en Liverpool
Morto 1-an de aŭgusto 1958 (1958-08-01) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoKanado
Alma mater Universitato de Liverpolo
Okupo
Okupo konstruinĝeniero • inĝenieroesperantisto
vdr

D-ro Philip Louis Pratley naskiĝis en Liverpool, Anglio, en 1884. Li studadis en la universitatoj de Liverpool, kaj de Victoria (Kanado). Li venis al Kanado en 1905 kiel dezajnisto-desegnisto por la Kebeka Pontkomisio. Poste li fariĝis ĉefinĝeniero de la "Dominion Bridge Company".

Ekde 1906 li praktikis kiel konsulta inĝeniero. En 1939 li ricevis la gradon de doktoro, la plej altan rangon por Konstrua Inĝeniero.

Unu el la plej fervoraj pioniroj de Esperanto en Kanado, dum multaj jaroj li gvidis la Esperanto movadon en Montrealo, kaj estis delegito de UEA.

Fame konata ekster la Esperanto-movado pro liaj pontoj, D-ro Pratley direktis, inter aliaj, la konstruon de la pontoj:

  • Ambassador Ponto, Windsor
  • Angus L. MacDonald Ponto (1955), Halifax-Dartmouth
  • Bay Skyway Ponto (1958) Hamilton
  • Jacques Cartier - Montrealo
  • Blue Water Ponto, Sarnia
  • Second Narrows Ponto, Vankuvero
  • Ile d'Orleans Ponto, Kebeko
  • Lions Gate ponto, Vankuvero
  • Niagara Arch Ponto, Niagara Falls.
  • Thousand Islands Ponto, Gananoque (nur de la kanada parto)

D-ro Pratley forpasis la 1-an de aŭgusto 1958 en sia domo en Westmount, Montrealo, havanta nur 73 jarojn.