Piedpilkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Piedpilkado (aŭ piedpilko) estas ĝenerala nomo por diversaj sportoj, kiuj estas pli malpli parencaj al futbalo, karakterizitaj de la fakto ke la pilko (ĉu ronda, ĉu ovala) estas ludebla per piedo (eĉ se ne nur). La termino piedpilko estas ankaŭ ofte uzata kun la pli malvasta signifo de futbalo.

En Esperanto, oni ofte simple diras piedpilko anstataŭ piedpilkado, malgraŭ ke la vorto piedpilko ankaŭ esprimas la pilkon per kiu oni piedpilkas, sed ĝi streĉas la vortfarajn principojn de Esperanto laŭ la principo de metonimio.

En la grupo de piedpilko-sportoj troviĝas:

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Historio[redakti | redakti fonton]

Modernaj Piedpilk-sportoj Kambriĝa piedpilkado (1848–1863) Futbalo (Asocia piedpilkado) (1863–)
Endoma futbalo
Plaĝ-futbalo (1992–)
Fucalo (1930–)
Ŝefilda piedpilado (1857–1877)
Paralimpika futbalo
Strat-futbalo
Rugbea Unio kun ŝanĝetoj Usona piedpilkado Flaga uson-piedpilkado, Arena piedpilkado (1987–)
Rugbeo
Burnside-a piedpilkado Kanada piedpilkado (1861–) Flaga kanad-piedpilkado
Rugbea unio (1871–)
Rugbeo 7 (1883–)
Rugbea ligo (1895–)
Rugbea ligo 9
Rugbea ligo 7
Tuĉa rugbeo
Rugbeaj reguloj kaj aliaj anglaj ŝtat-lernejaj sportoj Aŭstralia piedpilkado (1859–) Internacia piedpilkado (1967–)
Gaela piedpilkado (1887–)