Piergiorgio Welby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piergiorgio Welby
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1945 (1945-12-26)
en Romo
Morto 20-an de decembro 2006 (2006-12-20) (60-jaraĝa)
en Romo
Mortis per eŭtanazio vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Partio Italaj radikaluloj vd
Familio
Edz(in)o Mina Welby vd
Profesio
Okupo aktivulo • artisto • poeto • homrajta aktivulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Piergiorgio WELBY ([pjerĝorĝo ŭelbi] ; naskiĝis la 26-an de decembro 1945 en Romo, mortis la 20-an de decembro 2006 en Romo) estis itala poeto, radikalulo kaj kiu luktis por rajto de eŭtanazio.

Li suferis je muskola malkonstruo, kaj vivtenis lin ekde 1997 nur spiriga aparato kaj nutrigaj maŝinoj. Li povis tiutempe komuniki nur per okulmovoj tra komputilo.

Li skribis leteron en septembro 2006 al la tiama itala prezidento, Giorgio Napolitano, en kiu li petis "pacon por la turmentata kaj kripligita korpo". Tiu letero ekigis en Italio akran diskuton pri eŭtanazio. La urba juĝistaro rifuzis lian peton la 16-an de decembro 2006, ĉar la itala leĝaro ne agnoskas eŭtanazion kiel rajton. Kelkajn tagojn poste (la 20-an de decembro 2006) la anestezia kuracisto Mario Riccio deŝaltis la spirigan aparaton, kaj tiel Welby mortis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]