Piezoelektro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Piezoelektro (ankaŭ piezoelektreco, piezoelektra efiko) estas tiu fizika fenomeno, kiam aperas pozitivaj kaj negativaj elektraj ŝargoj sur ambaŭ flankoj de kelkaj nekonduka kristalo, je efiko de meĥanika premo. Oni eluzas tiun fenomenon en multaj ĉiutagaj iloj kiel ekz. en mikrofono, sonkaptiloj de la gramofonoj kaj ondofiltriloj de la telefonaparatoj.

La vorto originas de la greka lingvo: πιέζειν piezein‚ premi, apogi kaj ἤλεκτρον elektron, sukceno.

Piezo estas la unuo de premo, egala al la unuforma premo sur kvadratmetra ebenaĵo de unutuna forto; ĝi egalas al 10³ paskaloj.

La funkcio[redakti | redakti fonton]

La meĥanika premo polarizas la elektre neŭtralajn kristalojn, ĉar tio forŝovas unu de la alia la centron de la pozitivaj kaj negativaj ŝargoj. Tiel aperas samgranda, sed kontraŭaj ŝargoj en kontraŭaj flankoj de la kristalo.

Tiu disiĝo de la ŝargoj aperas kiel potencialdiferenco (tensio), kiu estas mezurebla. La efiko funkcias eĉ inverse. La kristalo deformiĝas, estiĝas meĥanikaj osciladoj je efiko de ŝanĝiĝanta elektra kampo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fenomenon de la piezoelektra efiko malkovris en 1880 la francaj Pierre kaj Paul-Jacques Curie. Ili rimarkis post unu jaro eĉ la inversan efikon de la piezoelektra efiko.

Oni uzis la inversan piezoelektran efikon dum la unua mondmilito en simplaj, frutempaj submarŝip-sensaj sonaroj (ili estigis sonojn per tio). Oni uzis la efikon poste kiel frekvenco-reguligilo en komunikiloj.

Dum la dua mondmilito, oni pretigis el piezoelektra kristalo la eksplodilon de la aeraj bomboj. Kiam la bombopinto tuŝis la grundon, la kristalo estigis fajreron kaj tio eksplodigis la eksplodaĵon.

Postaj uzoj estas en elektraj aparatoj, mezuriloj, mikrofonoj ks.

Tipoj de la piezoelektra materialo[redakti | redakti fonton]

  • Rochelle-salo; ĝia efiko ŝanĝiĝas kun la temperaturo
  • baria titanato, unua piezoelektra ceramikaĵo, malkovrita en 1940

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]