Pigmeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
280 000
Pigmeoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Bantua lingvaro • Ubangian
vdr
Pigmeino kun idoj, Kongo Kinŝasa
Afrikaj pigmeoj kune kun esploristo je la komenco de la 20-a jarcento

Pigmeoj estas anoj de diversaj etstaturaj popoloj vivantaj precipe en tropika Afriko.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto pigmeoj devenas de la greka pygmaios (greke πυγμαιος, „pugnulo“), kiu devenas de pygmé („pugno“). Pigmeo estis en la antikva Grekio ankaŭ mezurunuo, kiu korespondis al la longeco de 18 fingrolarĝoj, preskaŭ 35 cm.

En la frua 20-a jarcento la komparo rilatis al la meza korpalteco de vira homo; popoloj kies alteco estis sub 150 cm estis nomitaj pigmeoj. Ĉar tia kriterio estas simple formala, oni ekuzis la esprimon ankaŭ rilate al ne-afrikaj popoloj, ekzemple en Nov-Gvineo;[1] sed tia lingvouzo ne disvastiĝis.

Ĉar la pigmeoj ne konsideras sin etnan unuon, ili ne havas propran nomon por la tuta popolo. Apud propraj nomoj de apartaj pigmegrupoj ekzistas ankaŭ kutimaj nomoj, donitaj de najbaraj popoloj, kiuj foje havas negativan signifon, kiel ekzemple „Binga“ aŭ „Babinga“).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Armin Heymer: Die Pygmäen. Menschenforschung im afrikanischen Regenwald. Geschichte, Evolution, Soziologie, Ökologie, Ethologie, Akkulturation, Zukunft, List Verlag, München 1995. ISBN 3-471-79312-7
  • Luigi Luca Cavalli-Sforza: African Pygmies, Orlando 1986. ISBN 0-12-164481-2
  • Victor Bissengué: Contribution à l’histoire ancienne des Pygmées: L’exemple des Aka, Paris 2004. ISBN 2-7475-7282-X
  • Pietro Janni: Etnografia e mito. La storia dei Pigmei, Rom 1978
  • Martin Gusinde: Urwaldmenschen am Ituri, Wien 1948

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heymer, p. 152.