Pigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri genro de birdoj Pigo (latine "Pica"). Por grupo de birdoj de pluraj genroj ene de la familio "Corvidae" rigardu la paĝon Pigoj. Por mezurunuo legu la artikolon Pigo (mezurunuo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pico (apartigilo).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pigo
Eŭropa pigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Pigo Pica
Brisson, 1760
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La pigo (Pica) estas genro de birdoj el la familio de korvedoj. Tradicie oni kredis la genron konsistanta el ununura specio (Pica pica) kun disvastiĝo tra Eŭropo, Azio kaj Nordameriko, sed genetikaj studoj kredigas nun ke vere temas pri kvar specioj. Foje oni ankaŭ uzas la nomon "pigo" por iuj similaspektaj korvedoj, kiel ekzemple la blua pigo (Cyanopica cyanus).

Disvastigo kaj specioj[redakti | redakti fonton]

Pigoj loĝas kaj en la Nova Mondo kaj en la Malnova Mondo. Ili havas longan voston kaj havas ĉefe nigrajn kaj blankajn partojn. Unu specio loĝas amplekse en Eŭropo kaj Azio, alia en Nordameriko kaj alia en Kalifornio. Ili estas kutime konsiderataj proksime parencaj de la bluaj kaj verdaj pigoj de Azio, nome Cissa kaj Urocissa, sed ĵusaj priserĉadoj (Ericson et al., 2005) sugestas ke ties parencoj estas tamen la Eŭraziaj korvoj.

Du aŭ tri specioj estis ĝenerale agnoskitaj, la Flavbeka kaj unu aŭ du Nigrabekaj. Ĵusaj studoj levis dubon pri la taksonomio de la pigoj de la genro Pica (Lee et al., 2003). P. hudsonia kaj P. nuttalli estas la plej parencaj unu de la alia, sed ili povus esti nediferencaj specioj. Se ili estas tiaj, tamen, almenaŭ la Korea raso de P. pica devus esti konsiderata aparta specio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La pigoj estas grandaj birdoj sufiĉe longaj (46 cmj) same kiel la frugilego aŭ la korniko, sed ankaŭ ne tiom grandaj kiom la Komuna korako. Ĝiaj koloroj estas blanko kaj nigro kaj ĉiu parto havas senmikse unu aŭ la alian. La kapo estas tre granda kaj ronda. La beko kaj la kapo ŝajnas sufiĉe fortaj. Ambaŭ ŝultroj, kolo kaj brusto estas brile nigraj. Tiu brilo estas iome verda aŭ viola. La ventro kaj komencaj partoj de la flugiloj estas senmakule blankaj. La flugiloj brile nigraj kun bluverdaj nuancoj kaj sube de la pintaj plumoj estas blankaj partoj videblaj dumfluge. La vosto estas longega, laŭŝtupara kaj nigra kun nuancoj verdaj, bronzaj kaj aliaj. Resume la birdo estas blanko-nigra se vidata de malproksime kaj ĉefe kontraŭ la sunradioj, sed multkolora se vidata de proksime.

La kruroj estas fortaj kaj nigraj. La ino kaj la viro montras similajn aspektojn, sed la inoj estas iome malpli grandaj (ĉirkaŭ 10 %). La nematuruloj similas, sed ilia nigro estas pli senbrila.

Movmoroj[redakti | redakti fonton]

La pigoj kutime moviĝas surtere kaj fluge pogrupete, tio estas laŭ familio, ĉu paro ĉu kun idoj. Ili translokiĝas po unu, tio estas: flugas la unua kaj post dek aŭ dekkvin sekundoj la dua, ktp. Dume ili iome klakas. Antaŭ surteriĝo ili haltas per malfermo de flugiloj kaj bremsado paraŝute.

Kiam ili surteriĝas, ili levas atentege la voston por ke ĝi ne tuŝu la grundon. Tiel ili marŝas starege kiel korakoj, sed se temas pri manĝado kaj starigo de vicoj rilate aliajn speciojn aŭ ene de la propra familio ili saltetas eĉ malfermetante la flugilojn.

La grupoj nombras ekde la plej proksima familio (4) ĝis la plej ampleksaj (12). Tamen vintre ili povas kuniĝi en pli ampleksaj birdaroj, ekzemple de 50, kiam la viroj pliaktiviĝas interpersekutante unu la alian kaj konkurante por allogi la inojn. Por tiu flatado la virpigoj ŝveligas la plumetaron de la kapo kaj levas, malfermas kaj fermas la voston kvazaŭ kiel ventumilon; ili klakas per speciala frazaro kaj gonflas la blankan plumaron de la flankoj super la nigro de la flugiloj por ŝajniĝi pli allogaj antaŭ la inoj.

La paroj estas formitaj porĉiame sed, kiam unu membro pereiĝas, la alia kuniĝas ne al maturulo sed pli kutime al junulo.

Medio[redakti | redakti fonton]

La pigoj vivas facile en medioj kaj kampara — ĉefe proksime de kultivataj kampoj — kaj urba ĉefe ĉirkaŭ parkoj aŭ ĝardenoj. En kampara medio ĝi iĝas damaĝa besto por homaj interesoj; do, ili estas persekutataj kaj iĝas malfidemaj. En urbaj medioj male ili ofte manĝas malpuraĵojn kaj kadavraĵojn, do neniu persekutas ilin kaj pro tio ili iĝas sekuraj kaj serĉas la homan proksimecon kiu faciligas ilian nutradon.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

La pigoj estas ĉiomanĝantaj. Eble tio estus la kialo de ties ampleksa disvastiĝo. Ili voras kaj animalajn kaj vegetalajn manĝaĵojn; iom pli vegetalajn vintre kaj iom pli animalajn kiam dum la mezvarmaj kaj varmaj monatoj la bestetoj abundas. Inter vegetaloj ili manĝas ne nur grenojn kaj semojn, sed ankaŭ fruktojn, do la damaĝo farita al la kamparanoj estas certa. Inter animaloj ili manĝas ne nur senvertebrulojn (insektojn) sed ankaŭ vertebrulojn: musetojn, birdetojn, birdidojn... kaj ĉefe ovojn.

Ofte pigoj manĝas kadavraĵojn; pro tio ili oftas apud ŝoseoj. Ia moro rilatas al tiu ŝatata manĝoprefero. La pigoj ĝuas pli lertajn vidkapablon kaj scivolemon ol aliaj birdoj; do, ili estas la unuaj kiuj malkovras la kadavraĵon, ekmanĝas, sed baldaŭ aperas korvoj kiuj forpelas la pigojn por pli komforte manĝi. Poste venas la vulturoj kiuj faras same. La pigoj ŝtelprofitas intermezajn okazaĵojn aŭ forpurigas la restaĵon.

Alia moro rilatanta la manĝado helpas la sukceson de tiu specio. Ili prenas fruktojn kaj kaŝas ilin, kiam tio abundas, por posta manĝado, kiam jam ne abundos.

La fakto, ke pigo manĝas tiom diversajn manĝaĵojn nomigis tiel (pica [pika] mensa malordo) tiun malsanon kiu konsistas el voro eĉ tion kion la korpo ne akceptus.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Piga paro konstruas neston en arbo
juna pigo

Ĉirkaŭ aprilo la pigoj konstruas iliajn nestojn, kutime en arboj; se tiuj ne abundas, en dornaj arbustoj; se ankaŭ tiuj ne abundas, en heĝoj kaj tute malofte surgrunde. En arboj ili uzas la disigejon de la branĉoj kaj sur ĝi ili konstruas per koto, arĝilo kaj lignetoj fortan bazon por la nesto kiu poste kaŝas per ligneta kovrilo.

En nordaj zonoj la paroj defendas pli ampleksan teritoriojn kaj sude, kie abundas la ekzempleroj, la nestoj pli proksimas.

La ovoj ofte estas parazitataj de la tufkukolo; tio estas: ĝi manĝas unu ovon kaj demetas unu el siaj ovoj, kiu estos kovata kaj ties birdido bredata de la pigoj anstataŭ iliaj idoj.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas aspra, raŭka kaj malagrabla. Iu ĉakrakrá. Ŝajne la pigo uzas sufiĉe varian fraz-trezoron. La alarmo konsistas el tiu "ĉat-ĉat-ĉat", sed ne samas, depende ĉu ĝi vidas aŭ ne la kialon de la alarmo; en la unua kazo ekas per "ska ska", en la dua per iu "ŝrakak". Se la pigo atakas, klakas per "ĉerk". La idoj petas per ĉiak. Krome oni klakas alimaniere se oni flatas aŭ se la pigo estas kaptivo de homoj kaj tiel aŭ nature ili povas imiti la voĉon de aliaj birdoj.

Aliaj moroj kaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

Pro ĉio kaj pro alio la pigoj "ĝuas" ĉe la homoj famon de voremaj, konservemaj kaj domaĝaj. Oni rakontas, ke ili foje kuniĝas por ataki katojn unu post la alia, kompreninde se oni pensas, ke katoj povas al ili formanĝi ĉu ovojn ĉu idojn.

Alia diraĵo asertas, ke pigoj (ankaŭ aliaj birdoj samfamiliaj) povas forrabi brilaĵojn kaj orkoloraĵojn por kaŝi ilin en siaj nestoj! Tio estas kialo por multege da tradiciaj rakontoj kaj diraĵoj. Iu pli scienca esplikklopodo diras, ke pigoj ne bone orientiĝas nesten kaj tiun brilon ili porfitas tiurilate.

La pigo estas ĉehoma birdo, tre konata kaj ofte homoj forrabas idojn el nesto por dresi ilin. Pro ilia voremo ili estas facile bredataj kaj pro ilia inteligenteco facile dresataj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard Kooiker kaj Claudia Verena Buckow: Die Elster. Ein Rabenvogel im Visier. 144 p.; Aula, Wiesbaden 1999, ISBN 3-89104-633-2. germane