Pipromento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pipromento
Pipromento (Mentha x piperita)
Pipromento (Mentha x piperita)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Mento Mentha
Mentha × piperita
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pipromento
Pipromento
Pipromento
Dosiero:Frischer Tee mit Minze (22058153338).jpg
La mento-trinkaĵo (infuzaĵo)

La pipromento (Mentha × piperita) estas forte bonodora, plurjara, moltiga planto, disvastiĝinta spicaĵo. Ĉar ĝi estas hibrida planto, oni povas reprodukti ĝin nur per vegetativaj metodoj, per la radiko.

Ĝi botanike apartenas al la lamiacoj, la folioj estas tigetaj, helverdaj, la floroj staras en lil-roza grapolo. Ĝia tigo altas 30–90 cm, kvareĝaj, lilecaj. la folioj entenas 2-2,5 % da volatila oleo. La planto estas bezona je lumo, akvo kaj nutromineraloj.

Oni uzas la sekigitan infloreskon kaj la foliojn por bongustigi sukeraĵojn, dolĉaĵojn, trinkaĵojn, salatojn kaj aliajn nutraĵojn. La odoro de la pipremonto estas forta, dolĉeta, ĝia gusto estas komence pika, poste malvarm-sentiga.

La pipromento kreskas origine en Eŭropo kaj Azio, disvastiĝis en norda Ameriko, sur bordoj de rojoj kaj aliaj malsekaj areoj. Oni kultivas ĝin pro ties volatila oleo en Eŭropo, Azio kaj norda Ameriko.

Gravas la subspecioj nigra kaj blanka pipromento por la kultivado. La nigra (angla) pipremento havas lilan tigon, oni kultivas grandaree en Usono. La blanka pipromento havas verdan tigon, oni taksas ties oleon pli fajna kaj pli valora.

Oni ekstrakta la volatilan oleon de la pipromento per akvovapora distilado, el la supergrundaj partoj de la planto.

Oni uzas ties volatilan oleon en granda kvanto en la dolĉaĵa industrio kaj por produktado de maĉgumoj, dentokremoj kaj medikamentoj. La pura pipromenta oleo estas preskaŭ senkolora, entenas en granda proporcio mentolon kaj mentonon.

La volatila oleo de la japana mento (Mentha arvensis var. piperascens) tre diferencas de oleo de la pipromento, sed same entenas grandkvante mentolon.

En la kuirarto uzatas la folioj de la planto. Pipromento fajnigas ĉefe salatojn, saŭcojn, viandaĵojn, dolĉaĵojn, verdan kaj nigran teon, koktelojn kaj likvorojn.

La etera oleo mentolo mortigas bakteriojn, freŝigas la spiron kaj helpas kontraŭ malvarmumoj kaj digestaj problemoj. Ankaŭ en la parfumindustrio la pipromento estas uzata.