Pirolizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pirolizo ((termika malkombino) el la greka: pyr = fajro, lysis = malkombiniĝo) estas la nomo de termika spliĝo de kemiaj kombinaĵoj, kiu okazas je alta temperaturo. Plej ofte okazas tio en senoksigena medio, por malhelpi la forbrulon.

Teknikaj pirolizaj procesoj estas :

  • krakigo kiel proceso en la petrokemio por produkto de aromoriĉa benzino, kiu certigas bonan fraporeziston (piroliza benzino).
  • piroliza ruboprilaboro. Tiukaze estiĝas gaso, uzebla – post purigo – por hejtado.
  • lignolikvigo, ankaŭ nomata rapid-pirolizo, kiam la ligo estas transformita je 80 % al oleo, (restaĵo : karbo kaj gaso).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]