Placo Bolívar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo Bolívar
placo [+]

LandoKolombio
SituoBogoto
- koordinatoj4° 35′ 53″ N, 74° 4′ 33″ U (mapo)4.59806-74.0758Koordinatoj: 4° 35′ 53″ N, 74° 4′ 33″ U (mapo)

Areo13900 m²

Placo Bolívar (Bogoto)
Placo Bolívar (Bogoto)
DEC
Placo Bolívar
Placo Bolívar
Map
Placo Bolívar
Vikimedia Komunejo:  Plaza de Bolívar [+]
vdr

La Placo Bolívar (hispane plaza de Bolívar) estas la ĉefa placo de la urbo Bogoto kaj de la tuta Kolombio. Ĝi portas la nomon de la fama militisto kaj politikisto Simón Bolívar, la Liberigisto.

Ĝi estas situa en la centro de la urbo, inter la stratoj carreras 7.ª kaj 8.ª kun stratoj 10.ª kaj 11.ª. Ĉirkaŭe troviĝas kelkaj el la ĉefaj konstruaĵoj de la urbo: norde la Palaco de Justico, sude la Nacia Kapitolo (parlamento), oriente la Katedralo Primada de Kolombio, la Domo de la Eklezia Konsilantaro, la Kapelo de la Sagrario kaj la Palaco Arkiepiskopa kaj okcidente la Palaco Liévano, sidejo de la urbestraro de Bogoto, kaj sudoriente la Altlernejo de Sankta Bartolomeo (Bogoto) de la jezuitoj. La placo estis proponita kiel Nacia Monumento de Kolombio pere de la rezolucio 51a de 26a de oktobro 1994 kaj deklarita kiel tio pere de la dekreto 1802 de 19a de oktobro 1995.[1]

Studio de la Universitato de Andoj asertas ke la placo Bolívar havas 13.903 m² (inkluditaj la stratoj ĉirkaŭaj) kaj enhavkapablon maksimume de 55.612 personoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biblioteca Luis Ángel Arango, La Plaza de Bolívar, [1] Arkivigite je 2018-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de Februaro 2018.
  2. «¿Cuánta gente cabe en la plaza de Bolívar? Se acaban los mitos». El Tiempo. 28a de junio 2014. [2] Arkivigite je 2016-11-04 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 31an de aŭgusto 2016.