Planedoscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Planedoscienco estas la branĉo de astronomio kiu okupiĝas pri planedoj, nanplanedoj, lunoj, asteroidoj, kometoj kaj ĉiuj aliaj objektoj kiuj ĉirkaŭorbitas la Sunon (kaj aliajn stelojn). Planedosciencistoj pristudas la devenon, la evoluon kaj la nunan konsiston kaj strukturon de tiuj korpoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Planedoscienco verŝajne estiĝis per la unuaj teleskopaj observadoj de Galilejo, kiu unue priskribis geologiaĵojn similajn al montaroj sur la supraĵo de la Luno. Tamen, planedoscienco signife evoluis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, kiam la pioniraj astronomiistoj Giovanni Virgilio Schiaparelli kaj Eugène Michel Antoniadi unue okupiĝis pri scienca observado kaj analizo de la supraĵo de Marso.

Granda antaŭenpaŝo por planedoscienco estis la lanĉo de la unuaj kosmosondiloj, dum la 1950-aj jaroj. Sinsekvaj generacioj de kosmoesploriloj fotis kaj analizis la malantaŭan flankon de la Luno kaj la plej rimarkindajn ecojn de Marso kaj Venuso. Sekve, dum la 1970-aj jaroj komenciĝis la esplorado de la ekstera parto de la sunsistemo, per sendado de la esploriloj Pioneer kaj Vojager al Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno kaj iliajn lunarojn kaj ringarojn.

Nuntempaj branĉoj[redakti | redakti fonton]

Sunsistemaj planedoj[redakti | redakti fonton]

Dum la lastaj jardekoj oni sendis surlokajn esplorilojn kaj veturilojn al Marso: ili rimarkinde antaŭenpuŝis nian konon pri la konsisto de la marsa supraĵo kaj pri ĝia evoluo, inkluzive de la verŝajna ĉeesto de likva akvo en la pasinteco. En la venontaj jardekoj oni planas simile esplori la jupiteran lunon Eŭropo kaj la saturnan lunon Titano, kiuj, pro siaj interesaj trajtoj, povus doni gravajn informojn pri la eventuala ekzisto aŭ verŝajneco de ekstertera vivo. Titanon jam vizitis, dum la 2000-aj jaroj, la eŭropunia alteriĝilo Huygens.

Ekstersunsistemaj planedoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekstersunsistema planedo.

Ekde la 1990-aj jaroj komenciĝis longa vico de malkovroj de planedoj kiuj ĉirkaŭorbitas aliajn stelojn. Tiel malfermiĝis tute nova branĉo de planedoscienco, kiu ne nur postulas atentan pristudon de novaj manieroj por malkovri pliajn ekstersunsistemajn planedojn, sed ankaŭ necesigas evoluigon de pli detalaj teorioj pro priskribi la estiĝon kaj evoluon de planedaroj similaj al la sunsistemo.