Playboy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Playboy
emblemo
revuoVirrevuo • nude magazine
Komenco 1-a de oktobro 1953 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Ĉikago
Retejo Oficiala retejo
vdr

Playboy [PLEJboj] estas usona virmagazino, kiu prezentas nud-fotojn de junaj virinoj kaj okupiĝas pri vivstilaj temoj. (Oni ankaŭ uzas la terminon por viroj vivantaj grandstilan vivon)

La unua eldono aperis en decembro de 1953 en Usono. Oni volis nomi la magazinon Stag Party (ĉ.: "virvespero"), sed tio ne eblis pro jura kialo. Amiko de la eldonanto Hugh Hefner proponis la nomon Playboy.

La unua eldono enhavis centran faldopaĝon, sur kiu pozis la tiam ankoraŭ nekonata Marilyn Monroe leĝere vestite, krom tio ankaŭ Sherlock Holmes-historioj, artikolo pri Dorsey-fratoj kaj sciigo pri tablo-dizajno en moderna oficejo. El la 70.000 ekzempleroj vendiĝis 54.175 je prezo de 50 cendoj.

Hodiaŭ la magazino pri "ĉio, kio la virojn amuzigas" havas sole en Usono la eldonkvanton de pli ol 3 milionoj da ekzempleroj, dum la alialandaj ekzempleroj sumas 4,5 milionojn. (Ĝi aperis ekz. nur en 1972 en Germanio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]