Plendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plendo laŭ PIV estas

  1. la ago esprimi per vortoj sian doloron aŭ ĉagrenon, kaj
  1. la ago esprimi per vortoj, ke oni estas malkontenta pri io aŭ iu.

Juro[redakti | redakti fonton]

Aparte en jura lingvaĵo plendo ĉe kortumo estas grava ago protesti kontraŭ sentata maljusto.

Medicino[redakti | redakti fonton]

En medicino la vorto foje uzatas por la ĉefa simptomo, kiu atentigas pacienton pri malsano kaj kiu instigas la pacienton konsulti kuraciston kun la peto forigi la ĝenan fenomenon.

Ekzemplaj citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemplaj citaĵoj pri la vortuzo el la frua literaturo de Esperanto estas:

Citaĵo
 Se neniu plendas, neniu defendas [1]

Maljunaj virinoj plendas pri la facilanimeco de la junularo kaj pri la malboniĝo de la tempoj.Z
Mi ne plendas kontraŭ la sorto.Z
Plendito, kion vi povas diri por via pravigo? Z
De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro. [1]
Ĉe ili estas ploro, ĝemoj, plendoj.Z

Plendo senfara ne estas defendo.Z 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

la artikolojn ĝemo, lamento, vekrio, sopiro, ploro kaj protesto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 L. L. Zamenhof; eldoninto Camille Rogister: Proverbaro esperanta, eldonejo Stafeto, La Laguna, 1974 ISBN 400-7609-6