Polaba lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polaba lingvo
Etendo de la polaba antaŭ formorto kaj de du aliaj minoritataj okcidentslavaj lingvoj.
Etendo de la polaba antaŭ formorto kaj de du aliaj minoritataj okcidentslavaj lingvoj.
mortinta lingvo • formortinta lingvo
Leĥaj lingvojslava lingvaro
Parolantoj 0
Morto Mezo de la 18-a jarcento
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Slava lingvaro
Okcidentslava lingvaro
Polaba lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sla
  ISO 639-3 pox
  Glottolog pola1255
Angla nomo Polabian
Franca nomo polabe
vdr

La polaba lingvo estas mortinta slava lingvo, kiun parolis okcidentaj slavoj, nome Polabiaj Slavoj, kiuj ekde la 7-a jarcento setlis en la nordoriento de la teritorio, kie nuntempe estas Germanio kaj el la rivero Elbo ĝis la marenfluo de la rivero Odro. La plej parenca lingvo oriente de la polaba estis la pomoria inter Odro kaj Vistulo, en la nordokcidento de la nuna Pollando, de kiu restis la kaŝuba lingvo apud Gdansko.

Ĉirkaŭ 2800 polabaj vortoj estas sciataj.

Skribaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Memstara skriba tradicio de la polaba lingvo neniam ekzistis. Sed antaŭ la formorto de la lingvo kelkaj nefilologoj notis tekstojn. Ili grandparte estis eĉ germanoj. La gastejestro kaj kamparano Johann Parum Schulze (1677-1740), kiu estis polabo, skribis vortoliston kaj mallongajn tekstojn.[1]

Lingvaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

La grandeco de la lingva teritorio grandparte rekonstrueblas per la loknomoj, kiuj montras certajn karakterizaĵojn de la polaba lingvo kaj limigas ĝin disde la malnova soraba lingvo en la sudo kaj la pomorania lingvo en la oriento.[2]

La polaba havis la jenajn trajtojn:[3]

  1. Konservado de nazalaj vokaloj
  2. Parta ŝanĝo de praslava *ě antaŭ malmolaj dentaloj al a
  3. Ŝanĝo de la praslava sonkombino *tort al tart (ĉi tie t staras por iu ajn konsonanto)
  4. Konservado de palataj *ť kaj *ď

Ekde la 12-a jarcento la lingvo iom post iom formortis: Sur la insulo Rügen ĝi malaperis en la 15-a jarcento, en iuj fiŝistaj vilaĝoj de Brandenburgio restis ĝis la 17-a jarcento kaj en la germania regiono Lüchow-Dannenberg (ĝis hodiaŭ germane nomata "Wendland", do "lando de vendoj" respektive "lando de okcidentslavoj") sude de Hamburgo la lasta parolantino formortis meze de la 18-a jarcento (en la mapo blue estas markita tiu regiono Lüchow-Dannenberg).

La polaba de tiu tempo havis la jenajn trajtojn:[4]

  1. Ŝanĝo de la praslava *a al o, ekz. brot „frato“ (k-u pola brat, suprasoraba bratr, malsuprasoraba bratš, el praslava *brat(r)ъ)
  2. Ŝanĝo de a el *ě al o, ekz. ľotü „jaro“ (k-u pola lato, ĉeĥa léto, soraba lěto, el praslava *lěto)
  3. Ŝanĝo de a en tart el praslava *tort al o, ekz. gord „burgo, kastelo“ (k-u malnova polaba grad, pola gród, ĉeĥa hrad, suprasoraba grod, el praslava *gordъ)
  4. Estiĝo de diftongoj ai, åi, oi, au el praslava *i, *y kaj *u, ekz. pait „trinki“ (k-u pola pić, ĉeĥa pit, suprasoraba pić, malsuprasoraba piś, el praslava *piti); dǎim „fumo“ (k-u ĉeĥa dým, pola kaj soraba dym, el praslava *dymъ); dause, daisə „animo; spiro“ (k-u pola dusza, ĉeĥa duše, soraba duša, el praslava *duša)
  5. Grandparte ŝanĝo de praslava *o al ü aŭ ö, ekz. vǎknü „fenestro“ (k-u pola kaj ĉeĥa okno, soraba wokno, el praslava *okno)
  6. Grandparte evoluo de praslava *ь kaj *ъ al a aŭ ǎ, eĉ en malfortaj pozicioj, ekz. dan „tago“ (k-u pola dzień, ĉeĥa den, suprasoraba dźeń, malsuprasorba źeń, el praslava *dьnъ); m'ǎglə „vaporo; nebulo“ (k-u pola mgła, ĉeĥa mlha, suprasoraba m(h)ła, malsuprasoraba mła, el praslava *mьgla)
  7. Transiro de g kaj k en certaj pozicioj al mola d aŭ t, ekz. ďörə „monto“ (el praslava *gora); ťün „ĉevalo“ (el praslava *konь)
  8. Evoluo de la praslavaj *ьl kaj *ъl al ǎu, ekz. dǎuďě „longa“ (el praslava *dьlgъ)
  9. Eĉ la aoristo kaj imperfekto konserviĝis tie kontraŭe al la plej multaj aliaj slavaj lingvoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Slawen in Deutschland, paĝoj 53, 54
  2. Slawen in Deutschland, paĝo 51
  3. Slawen in Deutschland, paĝoj 52, 53
  4. Slawen in Deutschland, paĝoj 53, 54

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • diversaj. (1985) Die Slawen in Deutschland. Berlino: Akademie-Verlag., paĝoj 51-54 germane

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]