Poliso (urboŝtato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Poliso
Restaĵoj de la Akropolo de Ateno, la plej fama greka poliso

Poliso (greke πόλιςpolis, plurale πόλειςpolejs) estis politike sendependa urboŝtato en la antikva Grekio. Al la poliso apartenis ne nur la akropolis, ĉirkaŭita per muro, sed ankaŭ la ĉirkaŭa kampara areo.

La polisoj estiĝis pro la natura dividiteco de Grekio pro montoj kaj golfoj kaj etna, kultura dividiteco. La polisoj estis inter si samrangaj, el ili (plurcento) estas la plej konataj la polisoj de Ateno kaj Sparto.

Interne de la poliso ne ĉiu burĝo estis samranga, kaj la plimulto ne estis eĉ burĝoj (virinoj, junuloj, fremduloj, sklavoj). La polison gvidis, direktis iu asembleo, konsilio kaj elektitaj gvidantoj.

La polisoj ja provizis la komunumajn bezonojn de ĝiaj loĝantoj - protekto, jurisdikcio, leĝaro, kulturo kaj religia kultado, kaj en iuj kazoj ankaŭ bonfartaj kaj edukaj servoj (kvankam ĉi tiuj servoj estis maloftaj en la antikva mondo kiel servo provizita de la komunumo / registaro).

La grekaj polisoj transformiĝis en frua mezepoko (4-a jarcento ... 7-a jarcento) en simplajn urbojn.

Oni ofte nomas la esprimon poliso por referenci al "civitana komunumo" anstataŭ en la senco de konstruaĵo en aparta geografia loko, la esprimo estas uzata en politika scienco kaj historio anstataŭ geografio.