Politika protestado en Tajlando en 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Opoziciantoj proteste la tagon antaŭ la tumultoj de la 10a aprilo

En Tajlando okazis serio de politika protesto kontraŭ la registaro de la Demokrata Partio kiu okazis el marto al majo 2010 kaj kaŭzis rezulton de pliiĝanta politika krizo. La protestoj iĝis violentaj kontraŭstaroj, kiuj rezultis en pli da 80 civiluloj mortintaj, 5 soldatoj mortintaj kaj 2100 vunditoj.

Ĉefa ero de la protestado estis setligo de nomita kampadejo en la centro de Bangkoko kiu kolapsis la normalan vivon de la ĉefurbo kaj ĉefe de ties komerca centro dum ĉirkaŭ du monatoj.

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Taksin Ĉinaŭat estis prezidento de Tajlando el 2001 kaj februare de 2005 denove venkis en la balotadoj kaj ties registaro akiris grandan akcepton ĉe la popolaj klasoj kaj malakcepton ĉe la altaj klasoj. Aprile de 2006 pro akuzoj kaj kontraŭstaroj li kunvokis novajn elektojn sed la opozicio malkceptis partopreni kaj la kunvoko nuliĝis. Septembre de 2006 militistoj organizis puĉon kaj elpostenigis la registaron. Maje de 2007 la partio de Taksin Ĉinaŭat estos deklarita eksterleĝa akuzita pri balota fraŭdo. Decembre de 2007 okazis nova balotado kaj venkas la PPP, partio posteulo de tiu de Taksin Ĉinaŭat. Septembre de 2008 la Supera Kortumo denove elpostenigas la prezidenton, nun Samak Sundaravej kaj oktobro samjare kondamnas pro supozata korupto na Taksin Ĉinaŭat, kiu siavice estas en ekzilo. Decembre la Supera Kortumo elpostenigas ankaŭ la sukcedinton de Samak nome Somĉai Ŭongsaŭat kaj malpermesas aktivadon de ĉiun estroj de la venkinta partio. Tiele la armeaj kaj juaj estraroj sukcesas formi parlamentan majoritaton kiu enpostenigas la opoziciestron nome Abhisit Vejjajiva.[1]

Insurekcio[redakti | redakti fonton]

La sekvantoj de la elpostenigita Taksin Ĉinaŭat kaj ankaŭ aliaj opoziciantoj kontraŭ Abhisit Vejjajiva komencis dum la jaro 2009 peti novan balotadon kaj negocadon por ties kunvoko. La registaro de la partio kiu ne venkis en balotado tute malakceptis kaj marte de 2010 la opoziciantoj nome "ruĝaj ĉemizuloj" komencis setli kampadejon por daŭre protesti kontraŭ maldemokratia situacio en la lando. Miloj da kamparanoj venis de ĉiuj regionoj apogi la peton pri novaj balotoj. Barikadoj el uzitaj radoj estis muntitaj de protestantoj por protekti la kampadejon dum armeanoj kaj policanoj muntis similajn barikadojn maje por malhelpi la eniron de subteno al protestantoj.

Ekŝturmo[redakti | redakti fonton]

La 19an de majo 2010 ĉirkaŭ milo da armeanoj kaj policistoj ŝturmis sur la opoziciantoj kaj ties estroj devis peti publike la finon de la protestado en la centro de Bangkoko por eviti pli da mortintoj (ĉirkaŭ 80), same ili oficiale akceptis la kapitulacon ĉe policejo. Sekve centoj da opoziciantoj rifuĝiĝis en budhisma tempo dum aliaj bruligis konstruaĵojn ĉefe komercajn kaj financajn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "La represión militar incendia Bangkok", El País, Madrido, 20an de majo 2010, paĝoj 2-3.