Ponce (Porto-Riko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponce
municipo de Porto-Riko • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 137 491  (2020) [+]
Loĝdenso 1 160 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 1′ N, 66° 37′ U (mapo)18.010833333333-66.613611111111Koordinatoj: 18° 1′ N, 66° 37′ U (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 118,562045 km² (1 185 6.2 045 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Ponce (Porto-Riko)
Ponce (Porto-Riko)
DEC
Ponce
Ponce
Situo de Ponce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ponce, Puerto Rico [+]
vdr

Ponce - prononco per la Internacia Fonetika Alfabeto [ˈponθe], loke ankaŭ [ˈponse] - estas urbego, havenurbo kaj municipo en Porto-Riko, situanta ĉe la suda marbordo de la insulo. Fine de 2020 en la komunumo vivis 137 491 loĝantoj sur areo de 118,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 160 loĝantoj/km². Per tiuj nombroj, laŭ loĝantoj temas pri la kvara plej granda municipo de la insulo, kaj pri la plej signifa insula urbo ekster la metropola areo de la ĉefurbo San-Juano.

Ĝi estas oficiale konata kiel la Aŭtonoma Komunumo de Ponce, Ponce estis la unua, kiu deklaris sin aŭtonoma komunumo en la insulo.

La municipa teritorio situas 10 metrojn super la marnivelo. La samnoma ĉefa loĝloko de la municipo fondiĝis en 1692. Kvankam rekte ĉe la maro, la bordo kompreneble situas je la marnivelo, tamen mezume la tuta municipa teritorio situas 10 metrojn super la marnivelo. La samnoma ĉefa loĝloko de la municipo fondiĝis en 1692.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ponce situas laŭ la marbordo, pli precize la urbo mem situas proksimume tri kilometrojn de la suda marbordo de la insulo. Caguas troviĝas en distanco de 64 km.

Marbordo ĉe Ponce

Historio[redakti | redakti fonton]

Ponce estis fondita kiel vilaĝo en 1692 fare de hispanaj kolonianoj. La loknomo devenis honore al Johano Ponce de León y Loayza. En 1848 ĝi ricevis pli altan statuson, en 1877 ĝi urbiĝis. Tiu kresko okazis ĉefe pro diversaj agrikulturaj rikoltoj (sukerkano, maizo, kafo) kaj komercado de la rumo. En 1883 granda incendio okazis. En 1897 Ponce iĝis regiona ĉefurbo, sed ekde la sekva jaro la insulo apartenis jam al Usono. En 1937 dum paca manifestacio masakro okazis. En 1948 oni fondis katolikan universitaton.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

la urbodomo

Oni produktas en Ponce ladskatolojn, rafinitajn sukerojn, cementojn, paperojn, ŝuojn, teksaĵojn, elektrajn aparatojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ponce estas ligita al Mayagüez kaj Guayama per modernaj vojoj kaj al San-Juano (Porto-Riko) per ŝoseo, krome flughaveno funkcias.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]