Pongrác Sörös

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pongrác Sörös [ŝoroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sörös (Pál) Pongrác estis hungara pastro, monaĥo, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1909). Lia pli kompleta nomo estis Pongrác Pál Sörös.

Pongrác Sörös [1] naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1873 en Hungara reĝlando en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 5-an de januaro 1919 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pongrác Sörös frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo, Pest (urbo) kaj Esztergom, poste li aliĝis al la benediktanoj. Li plulernis en Pannonhalma, en 1896 li pastriĝis kaj ekinstruis en gimnazio de Pápa. En la lernojaro 1898 li studvojaĝis al Romo, poste li instruis en altlernejo de Pannonhalma, krome li estis ankaŭ eklezia arkivisto kaj bibliotekisto.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Forgách Ferenc élete (1896)
  • A pannonhalmi Szt Benedek r. története (1903)
  • Az elenyészett bencés apátságok (1912)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]